LiveJournal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LiveJournal
LiveJournal
LiveJournal
interkona retejo • blog software • online community
Priskribo komerca retejo por krei kaj konservi taglibron
Retadreso livejournal.com
Lingvo(j) 32 lingvoj
Posedanto LiveJournal San-Francisko / SUP Fabrik Moskvo (aŭtoro Brad Fitzpatrick)
vdr

LiveJournal ([lajv-ĜUR-nl], ofte mallongigita kiel LJlj) estas la nomo de TTT-ejo, ĉe kiu interret-uzantoj povas krei kaj konservi taglibron. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la programaro, kiu funkciigas la servon. Ĝi estas unu el la multaj servoj, kiuj ebligas verkadon de reta taglibro aŭ blogo (el la angla blogweblog).

Estas diversaj funkcioj, kiuj distingas LiveJournal-on de aliaj blogaj TTT-ejoj. Unu el ili estas la "geamika paĝo" - listo de lastatempaj enskriboj de uzantoj, kiujn oni aldonis al sia "geamika listo" kiel ĉe aliaj interkonaj retejoj. Ĝi faras de LiveJournal komunumon de interkonektitaj taglibroj kaj ŝanĝas la fokuson al societa reto. Alia distinganta trajto estas la stila sistemo S2, kiu ebligas al la uzantoj individuigi la aspekton de siaj afiŝoj kaj la funkciadon de siaj taglibroj.

La servil-programaro haveblas laŭ la principo de libera fonto, kaj oni uzas ĝin ankaŭ en aliaj TTT-ejoj (ekzemple DeadJournal).

Historio

LiveJournal estis lanĉita en 1999 de Brad Fitzpatrick, origine por raporti siajn travivaĵojn al gimnaziaj geamikoj. Ĝi estas posedata de la firmaoj LiveJournal en San-Francisko kaj SUP Fabrik en Moskvo, kiujn estras Fitzpatrick.

Komunumo

Je 2004, la retejo enhavis pli ol 2.000.000 kontojn, kaj proksime miliono da tiuj estas ĝisdatigitaj ĉiumonate [1]. Tiuj uzantoj skribas proksime 200.000 enskribojn je ĉiu tago. La plejmulto da la uzantoj, kiuj raportis siajn aĝojn, havas inter 15 kaj 22 jarojn. Preskaŭ du trionoj de tiuj uzantoj, kiuj raportis siajn seksojn, estas inaj.

LiveJournal estas populara precipe en la anglalingvaj landoj (kvankam ĝi havas funkcion por elekti lingvon; ankaŭ estas multe da Esperantistoj troveblaj sur LiveJournal), kaj Usono havas la plej grandan uzantaron. La sekvanta statistiko estas de Aŭgusto 2007:

Lando Nombro
Usono 3 398 535
Rusio 495 752
Kanado 289 594
Britio 253 632
Aŭstralio 120 091
Ukrainio 60 128
Singapuro 47 747
Filipinoj 47 270
Germanio 44 760
Suomio 35 874
Nipono 29 576
Nederlando 24 350
Belarusio 19 732
Israelo 18 637
Nov-Zelando 17 524

Simile al aliaj blogoj, la uzantoj povas afiŝi komentojn en la taglibroj de aliaj uzantoj. Ĉiuj uzantoj, pagantaj aŭ ne, havas diversajn komentajn elektojn: ili povas instrukcii al la programaro, ke ĝi permesu nur komentojn de la uzantoj en ilia geamika listo, aŭ malpermesu nur sennomajn komentojn (komentojn de uzantoj, kiuj ne havas konton ĉe LiveJournal), aŭ tute malpermesu komentojn.

LiveJournal ofertas ankaŭ al uzantoj krei "komunumojn" - forumojn, en kiuj oni povas diskuti diversajn temojn. Ekzemple, ekzistas komunumo pri Esperanto [2] kaj ankaŭ anglalingva komunumo pri Vikipedio [3]. Oni kreas komunumon, unue kreante normalan konton kaj poste konvertante ĝin al komunumo. Ĉiu komunumo havas unu aŭ plurajn administrantojn, kiuj havas alireblon por ŝanĝi la preferojn de la komunuma konto.

LiveJournal dependegas de uzantaj kontribuoj kaj volontulaj klopodoj. Ekzemple la helpejo funkciadas preskaŭ nur danke al nepagataj volontuloj. Simile, la retejo tradukiĝas en aliajn lingvojn fare de volontuloj. Kvankam la programadon faras precipe dungitoj kaj la origina kreinto mem, oni ankaŭ konsideras kaj recenzas kontribuojn de uzantoj en tiu ĉi afero.

Por solvi konfliktojn en LiveJournal ekzistas t.n. "Konflikta Komisiono" el plej gravaj dungitoj. Ili havas eblecon bloki aŭ eĉ tute forigi iun ajn konton, kiun ili ne ŝatas. Originale tiu strukturo estas kreita por kontraŭbatali spamon kaj "kiberkrimulojn". Sed la ago de komisiono estas neprediktebla kaj arbitra, ofte uzantaj kontoj estas blokitaj sen iu ajn klarigo. Ankaŭ okazas, ke uzantaj kontoj estas forigitaj pro anonima denunco, kaj la posedanto de konto eĉ ne havas iun ajn informon pri kialoj de bloko. Membroj de "Konflikta Komisiono" ade rifuzas doni klarigon de iliaj agoj. Pro tia arbitra cenzuro, pli kaj pli uzantoj opinias ke LiveJournal estas nefidinda servo por iliaj pensoj kaj informoj, kaj klopodas translokigi ilin al aliaj servoj surbaze de simila kodsistemo aŭ al memstaraj blogoj kiel WordPress.

Eksteraj ligiloj

greke LiveJournal