Saltu al enhavo

Livermore (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Livermore
urbo de Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 94550, 94551
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87 955  (2020) [+]
Loĝdenso 1 261 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 41′ N, 121° 46′ U (mapo)37.685555555556-121.76416666667Koordinatoj: 37° 41′ N, 121° 46′ U (mapo) [+]
Alto 495 m [+]
Areo 69,7351 km² (6 973 .51 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Livermore (Golfo de San-Francisko)
Livermore (Golfo de San-Francisko)
DEC
Situo de Berkelio
en la Areo de la Golfeto de San-Francisko
Livermore (Kalifornio)
Livermore (Kalifornio)
DEC
Situo de Livermore

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Livermore, California [+]
vdr

Livermore estas urbo en la kantono Alameda, Kalifornio, Usono.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo Livermore (Kalifornio) vivis 87 955 loĝantoj sur areo de 69,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 261 loĝantoj/km².

La urbo estas hejmo de la fama Nacia Laboratorio Lawrence Livermore, la plej granda dunganto en la urbo kaj de internacia graveco. Ĝi estis establita en 1952 por partopreni en la planado kaj disvolviĝo de nukleaj armiloj kiel parto de la nacia defendprogramo. Hodiaŭ, la loko estas hejmo de pluraj IBM- superkomputiloj, inkluzive de la IBM Sequoia, kiu estis la plej potenca komputilo en la mondo dum sia komisiado (junio 2012).

La urbo ankaŭ estas hejmo de Sandia National Laboratorie. Ilia ĉefa tasko estas disvolvi, fabriki kaj testi la nenukleajn komponantojn de nukleaj armiloj.

La 1-an de decembro 2011, la malkovrintoj de la kemia elemento kun atomnumero 116 proponis la nomon livermorio kun la simbolo Lv kaj adoptis ĝin la 30-an de majo 2012.

Centjara lumilo

[redakti | redakti fonton]

La loka fajrostacio estas hejmo de la plej malnova ampolo de la mondo, la t.n. Centjara Lumo. Ekde 1901, 4-vata karbofilamenta ampolo provizis preskaŭ kontinuan lumon. Ĝi nur estingiĝis dum kelkaj elektropaneoj kaj estis movita plurajn fojojn kiam la fajrostacio estis translokigita.

Retkamerao estis starigita por ke ĉiu povu vidi mem, ke ĝi ankoraŭ funkcias.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]