Saltu al enhavo

Liviu Rebreanu (verkisto)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liviu Rebreanu
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1885 (1885-11-27)
en Târlișua,  Rumanio
Morto 1-an de septembro 1944 (1944-09-01) (58-jaraĝa)
en Valea Mare-Podgoria
Mortokialo Pulma malsano Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo Bellu Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj francahungararumanagermana
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ludovica Military Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Liviu Rebreanu (verkisto)
Familio
Frat(in)oj Emil Rebreanu (en) Traduki kaj Livia Rebreanu-Hulea (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Fanny Rebreanu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
dramaturgo
ĵurnalisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Forest of the Hanged
vdr
Liviu Rebreanu sur poŝtmarko rumania de 1985

Liviu REBREANU (naskiĝinta la 27-an de novembro 1885 en Târlișua tiam en Aŭstrio-Hungario, nun en Rumanio, mortinta la 1-an de septembro 1944 en Ștefănești (Distrikto Argeș) estis verkisto, dramaturgo kaj ĵurnalisto rumana. Parte li verkis hungarlingve.

Estante la dua infano de la instruisto Vasile Rebreanu (iama samklasano de George Coșbuc) kaj havante 12 gefratojn li frekventsis la bazlernejon en Maieru. Poste lernantis li en Năsăud kaj Bistrița (tie ĉe la germana gimnazio), fine ĉe la armea lernejo en Sopron. De 1903 ĝis 1906 Rebreanu frekventis la Reĝan hungarlandan armeakademion Ludoviceum je Budapeŝto. Pli malfrue li deĵoris subleŭtentantece por la armeo de Aŭstrio-Hungario en Gyula. Demisio lia estis en 1908 por la volo dediĉi sin al ĵurnalismo kaj verkado tute kontraŭ la volo de la gepatroj. En la 1.11.1908 aperis lia unua publikaĵo, la novelo Codrea en la sibia gazeto "Luceafărul". En la jaro 1909 li kaŝe transiris la hungarian landlimon karpatan por atingi la Reĝlandon de Rumanio. La reston de la vivo li pasigis plejparte en Bukareŝto.

Rebreanu aniĝis al diversaj literaturaj rondoj kaj laboris kiel ĵurnalisto por "Ordinea", poste ĉe "Falanga literară și artistică". La rumaniaj aŭtoritatoj ekstradiciis lin en januaro 1910 al la hungaraj, kiuj arestis lin pro artikoloj favoraj al la unuiĝo de ĉiuj rumanoj en unu ŝtaton. Liberiĝo lia estis jam en aŭgusto kaj li reiris Bukareŝton.

En 1911/12 li estis sekretario ĉe la Nacia teatro de Craiova kie li laboris sub la direktoreco de la novelisto Emil Gârleanu. Tiam li ankaŭ edzinigis Fanny Rădulescu. Lia unua libro publikiĝis en 1912, antologio de noveloj, kun la titolo Frământări. Dum la Unua mondmilito li estas reportero por "Adevărul" verkante kaj publikigante paralele, ekz. Golanii kaj Mărturisire en 1916, kaj Răfuială en 1919. Postmilite li iĝis grava kunlaboranto de la literatursocieto "Sburătorul" kiun estris la kritikisto Eugen Lovinescu.

En 1920 aperis lia romano Ion, samtempe la unua moderna romano rumanlingva. Por ĝi li premiistis fare de la Rumania Akademio kies membro li mem iĝis en 1939. Inter 1928 kaj 1930 li estris la Nacian teatron de Bukareŝto kaj inter 1940 kaj 1944 li prezidantis ĉe "Societatea Scriitorilor Români".

Diversaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Lia frato Emil ekzekutitis pro spionado kaj dizerto dum la Unua mondmilito kiun ankaŭ Liviu mem partoprenis kiel hungarlanda oficiro. Rebreanu partoprenis kunvenon de poetoj en Vajmaro en 1941 (Weimarer Dichtertreffen, organizitan de nacisocialismaj aŭtoritatoj). La nazioj ankaŭ aljuĝis al li la meritordenon Verdienstorden vom Deutschen Adler mit Stern.[1]

  • Catastrofa, 1921
  • Norocul, 1921
  • Cuibul visurilor, 1927
  • Cântecul lebedei, 1927
  • Ițic Ștrul dezertor, 1932

romanoj sociaj

[redakti | redakti fonton]
  • Ion, 1920
  • Crăișorul, 1929
  • Răscoala, 1932
  • Gorila, 1938

romanoj psikologiaj

[redakti | redakti fonton]
  • Pădurea spânzuraților, 1922
  • Adam și Eva, 1925
  • Ciuleandra, 1934. Esperanta traduko aperis en 2015

romanoj alitemaj

[redakti | redakti fonton]
  • Amândoi, 1940

teatraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Cadrilul, 1919
  • Plicul, 1923
  • Apostolii, 1926
  1. Hans-Peter Kunisch: Die Leere der Hügel, die Zeichen der Gewalt. Recenzo, ĉe: Süddeutsche Zeitung, 7.2,2019, p. 14

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]