Lizimakio
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara lizimakio (Lysimachia vulgaris)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Lizimakio (Lysimachia L.) estas genro el familio Primolacoj kun inter 150 kaj 180 specioj troveblaj plejparte en la norda hemisfero. Laŭ iuj aŭtoroj[1] la genro inkluzivas ankaŭ la speciojn en la genroj anagalo (Anagallis L., Pelletiera kaj Trientalis L.; laŭ aliaj[2], du specioj de lizimakio apartenas al la genro anagalo. La genro ricevis sian nomon honore al Lysimachus, reĝo de antikva Sicilio, kiu laŭdire trankviligis frenezan virbovon nutrante ĝin per iu specio el la genro.
Trajtoj[redakti | redakti fonton]
Temas pri rektaj aŭ rampaj herboj, kies folioj kreskas laŭlonge de la tigo, kaj kies ovario estas supera. Lizimakiaj specioj ofte havas flavajn florojn, kaj kreskas forte. Ili kreskas prefere en malsekaj lokoj.
Per specioj de lizimakio sin nutras la larvoj de kelkaj papilioj kaj tineoj.
Specioj[redakti | redakti fonton]
- Monerfolia lizimakio, Lysimachia nummularia
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ U. Manns & Arne A. Anderberg: New combinations and names in Lysimachia (Myrsinaceae) for species of Anagallis, Pelletiera and Trientalis. In: Willdenowia, Volume 39, 2009, pp. 49–54.
- ↑ Ulrika Manns and Arne A. Anderberg (2005). "Molecular Phylogeny of Anagallis (Primulaceae) Based on ITS, trnL-F, and ndhF Sequence Data". International Journal of Plant Sciences 166 (6): 1019–1028. doi:10.1086/449318