Saltu al enhavo

Lje (cirila alfabeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lje
Cirila alfabeto
Slavaj literoj
А Б В Г Ґ Д Ђ
Ѓ Е Ѐ Ё Є Ж З
Ѕ И Ѝ І Ї Й Ј
К Л Љ М Н Њ О
П Р С Т Ћ Ќ У
Ў Ф Х Ц Ч Џ Ш
Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
Neslavaj literoj
Ӑ Ӓ Ә Ӛ Ӕ Ғ Ҕ
Ӻ Ӷ Ԁ Ԃ Ӗ Ӂ Җ
Ӝ Ԅ Ҙ Ӟ Ԑ Ӡ Ԇ
Ӣ Ҋ Ӥ Қ Ӄ Ҡ Ҟ
Ҝ Ԟ Ԛ Ӆ Ԓ Ԡ Ԉ
Ԕ Ӎ Ӊ Ң Ӈ Ҥ Ԣ
Ԋ Ӧ Ө Ӫ Ҩ Ԥ Ҧ
Ҏ Ԗ Ҫ Ԍ Ҭ Ԏ Ӯ
Ӱ Ӳ Ү Ұ Ҳ Ӽ Ӿ
Һ Ԧ Ҵ Ҷ Ӵ Ӌ Ҹ
Ҽ Ҿ Ӹ Ҍ Ӭ Ԝ Ӏ
Arĥaikaj literoj
Ҁ Ѻ Ѹ Ѡ Ѿ Ѣ
Ѥ Ѧ Ѫ Ѩ Ѭ
Ѯ Ѱ Ѳ Ѵ Ѷ
     Ԫ      
            Ԙ
Listo de cirilaj literoj
vdr

Lje (Љ љ; kursive: Љ љ) estas litero de la cirilaj alfabetoj por la slavaj lingvoj serba (la 14-a litero en la alfabeto)[1] kaj makedona (la 15-a litero en la alfabeto).[2] Krome, la litero ĉeestas en la moderna alfabeto de la Itelmena lingvo (la 18-a litero en la alfabeto).[3] En ĉiuj tri la litero signifas la palatalan lateralan alproksimanton [ʎ]. En la latinaj alfabetoj por la samaj slavaj lingvoj al la litero љ respektivas la digrafo lj, same kiel en la latina itelmena alfabeto.

Љ aperis el ligaturo de la literoj л kaj ь.[4] La literon љ kreis Vuk Karadžić en 1814. En sia verko, en kiu li strebis normigi la alfabeton laŭ la popola serba parolo, li proponis tri novajn literojn: љ, њ kaj la trian, digrafon el la literoj д kaj ь.[5] La du unuaj nun ĉeestas en la serba alfabeto, la tria ne. La aprobita en 1945 oficiala makedona alfabeto enhavas la literon љ. La cirila itelmena alfabeto, kreita nur en 1984, enhavas la literon љ.

Signo Љ љ
Unikoda nomo CYRILLIC CAPITAL LETTER LJE CYRILLIC SMALL LETTER LJE
Enkodigo dekume deksesume dekume deksesume
Unikodo 1033 U+0409 1113 U+0459
UTF-8 208 137 D0 89 209 153 D1 99
HTML Љ Љ љ љ
Nomita referenco en HTML Љ љ
CP855 145 91 144 90
Windows-1251 138 8A 154 9A
ISO-8859-5 169 A9 249 F9
MacCyrillic 188 BC 189 BD


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ager, Simon (ed.). Serbian. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12 .
  2. Ager, Simon (ed.). Macedonian. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12 .
  3. Ager, Simon (ed.). Itelmen. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2019-12-12 .
  4. Maretić, Tomislav. Gramatika i stilistika hrvatskoga ili srpskoga književnog jezika. 1899.
  5. Karadžić, Vuk. Писменица сербскога їезика по говору простога народа. Vieno 1814, p. 9.