Lju Zongjŭan
Lju Zongjŭan | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 773 en Ĉangan | |
Morto | 1-an de januaro 819 (46-jara) en Ljuĝou | |
Tombo | Wannian [#] | |
Etno | Hanoj [#] | |
Lingvoj | ĉina [#] | |
Ŝtataneco | Dinastio Tang [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Liu clan of Hedong [#] | |
Patro | Liu Zhen [#] | |
Edz(in)o | Yang Shi [#] | |
Infanoj | Liu Nu • Liu Fobi • Liu Gao [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto • kaligrafo • politikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Lju Zongjŭan (pinyine: Liu Zongyuan) (773 - 28-an de novembro 819) estis ĉina verkisto kaj poeto, kiu vivis dum la Tang-Dinastio. Lju naskiĝis en la nuntempa Jongĝi, Ŝanŝji. Kune kun Han Ju, li estis fondinto de la Klasika Proza Movado. Oni tradicie klasifikas lin inter la "Ok Elstaraj Prozaj Majstroj de la Tang kaj Song".
Biografio[redakti | redakti fonton]
Frua Vivo[redakti | redakti fonton]
Civil-Serva Kariero[redakti | redakti fonton]
La civil-serva kariero de Lju Zongjŭan estis unue sukcesa, sed en 805, li malfavoriĝis de la imperia registaro pro sia asociiĝo kun malsukcesa reformisma movado. Oni ekzilis lin, unue al Jongĝoŭ, Hunan, kaj poste al Ljuĝoŭ, Gŭangŝjio, kie li finfine fariĝis la urba guberniestro. Parko kaj templo en Ljuĝoŭ estas dediĉataj al lia memoro .[1] Lia ekzilo permesis la prosperon de sia literatura kariero. Li produktis poemojn, fabelojn, bone elpensitajn vojaĝ-rakontojn, kaj eseojn, kiuj kunigis elementojn de Konfuceismo, Taoismo, kaj Budhismo.
Morto[redakti | redakti fonton]
Li mortis en 819.[2]
Verkoj[redakti | redakti fonton]
La plej konataj verkoj de Lju pri vojaĝado estas la Ok Registroj de Ekskursoj en Jongĝoŭ (永州八游记). Proksimume 180 de liaj poemoj ankoraŭ ekzistas, el kiu kvin kolektiĝis en la antologio Tri Cent Tang-Dinastiaj Poemoj. Kelkaj el liaj verkoj priparolas lian feliĉon pri la liberiĝo el la ofico, dum aliaj priploras la ekzilon.
Unu el liaj plej famaj poemoj estas "Jiangxue" (江雪), foje tradukita kiel "Vintra Neĝo" aŭ "Rivera Neĝo"; ĉi tiu poemo inspiris multajn verkojn de ĉina pentrado.
- 江雪
- 千山鳥飛絕
- 萬徑人蹤滅
- 孤舟蓑笠翁
- 獨釣寒江雪
- Rivera neĝo
Mil montoj; neniu signo de birdo en flugo; dek mil vojoj, neniu signo de homa spuro. En sola boato, maljunulo, en pluv-ĉapelo kaj pajla pluvmantelo, Fiŝkaptas sole, en la malvarma vintra neĝo.
Lju Zongjŭan verkis Fei Guoyu-on (T: 非國語, S: 非国语, Argumento kontraŭ la oratoraĵoj de la diversaj ŝtatoj), kritiko de Gŭoju (Guoyu). Responde, Lju Ĝang (Liu Zhang (劉 章, circa 1095-1177)); Ĝjang Dŭanli (Jiang Duanli (T: 江端禮, S: 江端礼)); kaj Ju Pan (Yu Pan (虞 槃 fl. 1300), la malpli juna frato de Ju Ĝji (Yu Ji's (虞 集, 1272-1348)), verkis tekstojn kun la titolo Fei Fei Guoyu T: 非非國語, S: 非非国语; Argumento kontraŭ argumentoj kontraŭ la oratoraĵoj de diversaj ŝtatoj) kontraŭe al la eseo de Ljo Zongjŭan.[3]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Liuzhou Tourism. Arkivita el la originalo je 2014-09-11. Alirita September 11, 2014.
- ↑ Ueki et al, 1999, p. 113
- ↑ Nienhauser, William H. Jr. (University of Wisconsin-Madison). A Third Look at "Li Wa Zhuan". T'ang Studies (Print ISSN 0737-5034, Online ISSN 1759-7633), 2007(25), pp. 91–110. Cited p.: 91-92.
Verkoj citataj[redakti | redakti fonton]
- Chen, Jo-shui, Liu Tsung-yüan and Intellectual Change in T'ang China, 773-819, Cambridge: Cambridge University Press, 1992. (ISBN 0521419646).
- Nienhauser Jr., William H.; Hartmann, Charles; Crawford, William Bruce; Walls, Jan W.; Neighbors, Lloyd, Liu Tsung-yüan, New York: Twayne Publishers Inc., 1973.
- Ueki, Matsubara; UNO Naoto kaj MATSUBARA Akira. (1999) “Shijin to Shi no Shōgai (Ryū Sōgen)”, MATSUURA Tomohisa: Kanshi no Jiten (japane). Tokio: Taishūkan Shoten, p. 113–115. OCLC 41025662.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Klasika ĉina poezio
- Listo de ĉinaj poetoj
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Liu Zongyuan en Wengu tekstbazo Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, kvin poemoj en la tradicia ĉina kune kun la angla-lingva traduko de Bynner.
- Angla-lingva biografio kaj angla-lingvaj tradukoj de kvin poemoj. (Tradukitaj de Tony Barnstone kaj Chou Ping)
- Verkoj de aŭ pri Lju Zongjŭan ĉe Internet Archive
- Verkoj de Lju Zongjŭan ĉe LibriVox
- Libroj el la Quan Tangshi (Kompletaj Tang-Dinastiaj Poemoj, kiuj enhavas la kolektitajn poemojn de Lju Zongjŭan ĉe la Chinese Text Project (Ĉina Teksto-Projekto):