Ljubljanica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ljubljanica
rivero
Bazaj informoj
Longeco 85 km
Fluo
Geografio
Landoj Slovenio
Regionoj urba municipo Ljubljano
vdr
La rivero Ljubljanica tra Ljubljano.

Ljubljanica estas slovena rivero kiu fontas tra Ljubljana Marĉo kaj poste tra la urbo de Ljubljano en Slovenio. Ĝi alfluas la riveron Savon je kelkaj kilometroj oriente de Ljubljano, en Podgrad.

Ĝi longas 41 Km sed dum 20 km fluas subgrunde tra kavernoj. Pro tio, ĝi havas sep diversajn nomojn laŭ la loko en kiu ĝi reaperas:

- Ĝia fonto troviĝas ĉe la monto Sneĵniko, en la slovena Snežnik, tie ĝi nomiĝas Trbuhovica (Babno polje)

- Obrh (Loška dolina)

- Stržen (Cerkniško polje)

- Rak (Rakov Škocjan)

- Pivka (Pivška kotlina)

- Unica (na Planinsko polje, elfluas la kavernon Planinske jame)

- Ljubljanica (fonto apud kraju Verd ĝis enfluo Savon apud Podgrad)

Pro la marĉa medio kie kuŝas Ljubljano, la loĝantoj de aliaj regionoj de la lando mokas ties loĝantojn per la kromnomo de "ranoj".