Ljudevit Gaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ljudevit Gaj
Ljudevit Gaj (Knjižnica Gajeva 1875).png
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1809 (1809-08-08)
en Krapina
Morto 20-an de aprilo 1872 (1872-04-20) (62-jara)
en Zagrebo
Tombo Mirogoj [#]
Lingvoj kroata [#]
Ŝtataneco Aŭstra imperio • Reĝlando Hungario [#]
Profesio
Okupo lingvistoverkistopublikigistoĵurnalistopolitikisto • poeto [#]
Aktiva en Zagrebo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ljudevit GAJ (naskiĝinta la 8-an de julio 1809 en Krapina, mortinta la 20-an de aprilo 1872 en Zagrebo) estis kroata juristo kaj kunkreinto de la moderna kroata skriba lingvo.

Ljudevit Gaj, ĉ. 1830

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gaj studis jursciencon en Graz, Vieno kaj Peŝto kie li - inspirite de Ján Kollár - decidis revivigi skribmaniere la unuecon de diversaj popoloj parolantaj versiojn de la serbokroata. Tial li publikigis en Buda en 1830 la priortografian skribitaĵon »Kratka osnova hrvatsko-slavenskoga pravopisanja«. En Zagrebo, kie li daŭrigis la studojn li baldaŭ kolektigis rondon viglan da simile pensantoj.

La agadoj de Gaj kaj de liaj kunbatalantoj ankaŭ atakis tendencojn de hungarigo; simile engaĝiĝis la eldonantoj de la en 1835 fondita gazeto »Novine Hvratske« kun la aneksitaĵo regula »Danica«, kiuj ekde 1836 nomiĝis »Ilirske Novine« respektive »Danica ilirska«. Akceptante la komunan naciecan terminon Ilirianoj Gaj kaj liaj samideanoj esprimis implicite volon politikan de kunfandiĝo sudslava tial ke la uzo de la adjektivo iliria ĉi tiukuntekste malpermesis fare de la viena registaro. Tamen la gazeto menciita sukcese reklamis novan ortografion ĉe la romkatolikaj kroatoj kiu konformis al la alfabeto de la serba lingvo (sed en latinaj literoj, memkompreneble).

Gaj plurfoje deputitis en ĉambro de la hungara parlamento kie li malsukcese pledis por interkonsento kun hungaroj kaj kun sudslavlingvaj anoj de la orientaj katolikaj eklezioj. Post la revolucio de 1848 li iris al Vieno kie li gajnis la permeson elekti banuson de Kroatio. Tiufunkcie li kunvokis en Zagrebo kunvenon kie fariĝis Josip Jelačić banuso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte des Illyrismus (kun antaŭparolo de W. Wachsmuth), Leipzig 1849
  • Picot: Les Serbes de Hongrie, Parizo/Prago 1873–74

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 259, kio legeblas tie ĉi interrete.