Ljudmila Novak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ljudmila NOVAK (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1959 en Mariboro) estas slovena politikistino kaj deputito en la Eŭropa Parlamento. Ŝi aniĝas al la Kristana Popola Partio Nova Slovenio, kiu aliĝas en la Eŭropa Popola Partio de la Eŭropa Parlamento. Tie ŝi partoprenas la Komisionon pri Kulturo kaj Edukado.

Esperanto

Ŝi lernis kaj praktikis Esperanton dum la junaĝo, tamen ne plu aktive parolas ĝin. Nune nur komprenas Esperanton[1]. En 2007 ŝi partoprenis la 7-an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Mariboro.

La 21-an de januaro 2009 ŝi prezentis al la Eŭropa Parlamento en Komitato por Kulturo (sub la signo: PE 416.668v01-00) kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graça Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4: [1]

Fontoj

  1. Angelos Tsirimokos: Ekspozicio pri Esperanto en Eŭropa Parlamento, artikolo publikigita en Libera Folio la 31-an de januaro 2008

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio