Llano de Olmedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Llano de Olmedo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47418
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 4° 37′ U (mapo)41.266944444444-4.6144444444444Koordinatoj: 41° 16′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 777 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Llano de Olmedo (Provinco Valadolido)
Llano de Olmedo (Provinco Valadolido)
DEC
Llano de Olmedo
Llano de Olmedo
Situo de Llano de Olmedo
Llano de Olmedo (Hispanio)
Llano de Olmedo (Hispanio)
DEC
Llano de Olmedo
Llano de Olmedo
Situo de Llano de Olmedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Llano de Olmedo [+]
vdr

Llano de Olmedo [LJano deolMEdo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Llano de Olmedo estas komprenebla etimologie kiel Ebenaĵo de Olmedo, rilate al la urbo Olmedo, siavice Ulmaro.

Llano de Olmedo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 59 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 200 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 49 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]