Ilerdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lleida)
Ilerdo

flago

blazono

flago blazono
Seu Vella
La Malnova Katedralo
municipo de Katalunio
Oficiala nomo Lleida
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Katalunio Katalunio
Provinco Ilerdo
Komarko Segrià
Poŝtkodo 25001–25008
Areo 155 km²
Alteco 238 m.
Distanco 130 km de Barcelono
Loĝantaro 131.731 loĝ. (2008)
Riveroj Segre
Retejo https://www.paeria.cat/
Koordinatoj 41° 37′ N 0° 37′ O / 41.617 °N, 0.617 °O / 41.617; 0.617 (mapo)
vdr

Ilerdo (laŭ la latina origina nomo Ilerda) aŭ Lejdo[1] (Lleida en kataluna lingvo) estas urbo en Katalunio, Hispanio. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco (la plej okcidenta en Katalunio) kaj de distrikto (comarca) Segrià.

Ĝi estis sidejo de unu el la unuaj eŭropaj universitatoj, kvankam ĝi poste perdis gravecon.

Ĝi situas ĉe la rivero Segre kaj posedas tre bonan komunikeblecon, situanta mezvoje de Zaragozo kaj Barcelono.

Provinco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Provinco de Ilerdo.

Lleida estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 370.000 loĝantojn. Ĝi estas varia el pejzaĝa vidpunkto: la nordo troviĝas en la pirenea montaro.

Al tiu provinco apartenas la Valo de Arano, kie estas parolata la arana lingvo, variaĵo de la okcitana.

En ĝi troviĝas la Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.

Ĉefaj urboj: La Seu d'Urgell (kie havas sian sidejon la ĉefepiskopo, kiu samtempe estas la kun-princo de Andoro), Mollerussa, Cervera kaj Tàrrega.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

View from east of La Seu Vella, old cathedral and bishop's buildings (1286) and fortress (1707) on Turó de la Seu Vella in Lleida (Photo 2017)


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La latina formo estis elektita kiel kompromisa formo inter la kataluna kaj la hispana; Lejdo estis proponita en: Alos i Font, Hektor 1995: Propono por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj. Barcelono: la aŭtoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]