Loĝigo de homekipo de Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enŝipiĝinte la junaj oficiroj kaj asistantoj de ĉefoj venigis anojn de la homekipo en iliajn kajutojn.

LA LOĜIGO DE HOMEKIPO EN LA ŜIPO
Ferdeko D
antaŭe, sur la pruo

108 hejtistoj
Ferdeko E
antaŭe, babordo
pli proksime al la pobo
babordo, ĉe la pobo




72 ĵetistoj de karbo
44 maristoj
62 stevardoj de la 2-a klaso
106 kelneroj
24 stevardoj de dormoĉambroj
kuireja helppersonaro
Ferdeko E
babordo, senpere malantaŭ la mezo direkte al la pruo

personaro de restoracio de "á la carte"
Ferdeko F
antaŭe
babordo, meze de la ŝipo
tribordo

53 hejtistoj
42 stevardoj de la 3-klaso
teknikaj oficiroj
Ferdeko G
antaŭe

15 ĉefhejtistoj
30 ŝmiristoj de maŝinoj

La ceteraj anoj de la homekipo, kiuj certigis la plej diversajn helplaborojn - presistoj, portistoj, glatistoj de vestaro kaj tolaĵaro, personaro de turka baniĝejo kaj flegejoj, anoj de ŝipa polico, flegistoj de lampoj, poŝtaj okupitoj - estis disigitaj en multaj malgrandaj enklavoj tra la tuta ŝipo proksime de lokoj, kie ili plenumis siajn devojn. Tio rilatis precipe al stevardoj kaj stevardinoj de la unua klaso, kies kajutoj por du ĝis kvar anoj de homekipo troviĝis en anguloj de larĝaj koridoroj proksime de komforte aranĝitaj vicoj de ĉambroj por la vojaĝantoj de la unua klaso.