Lobanovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lobanovo (ukraine Лобанове) estas vilaĝo en Ĝankoja distrikto (kaj ankaŭ en Ĝankoja municipo) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. De jaro 1857 en ĉi tiun vilaĝon venadis Ĉeĥoj kaj de tiu tempo la vilaĝo nomiĝis Bohemka (ukraine Богемка). Antaŭe en vilaĝo kun nomo Ĝadra loĝis Krime-tataroj, sed ili post la Krimea milito foriris kaj la regiono restis sen loĝantoj. Sed rusoj, kiuj tiam kontrolis Krimeon, volis, ke agro estu daŭre terkultivadita kaj invitis aliajn slavajn naciojn.[1] Post la Dua mondmilito la vilaĝo ŝanĝis nomon al Lobanovo post la piloto Lobanov, kiu ne for de vilaĝo mortis dum kraŝo de lia aviadilo. Apud la bushaltejo estas monumento de Lobanov - modelo de aviadilo.[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Stránky pro studenty HKS: lobanova_bohemka