Pedrosa de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lobera de la Vega)
Pedrosa de la Vega
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34116
Demografio
Loĝantaro 286  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 4° 45′ U (mapo)42.482222222222-4.7458333333333Koordinatoj: 42° 29′ N, 4° 45′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 21,06 km² (2 106 ha) [+]
Pedrosa de la Vega (Provinco Palencio)
Pedrosa de la Vega (Provinco Palencio)
DEC
Pedrosa de la Vega
Pedrosa de la Vega
Situo de Pedrosa de la Vega
Pedrosa de la Vega (Hispanio)
Pedrosa de la Vega (Hispanio)
DEC
Pedrosa de la Vega
Pedrosa de la Vega
Situo de Pedrosa de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrosa de la Vega [+]
vdr

Pedrosa de la Vega [peDROsa delaBEga] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Pedrosa de la Vega povas esti komprenata etimologie kiel Ŝtonejo de la Valo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 288 loĝantojn, el kiuj en Pedrosa de la Vega mem nur 59. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 350 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 60 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipo de Pedrosa de la Vega enhavas ankaŭ la submunicipojn Gañinas kaj Lobera de la Vega kaj la loĝlokon Villarrodrigo de la Vega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]