Lobet Gott in seinen Reichen („Ĉielira oratorio“ BWV 11, D-maĵora) estas oratorio de Johann Sebastian Bach, kiu ekestis verŝajne en 1735. Supozeble Picander estas la tekstpoeto. La verko estis enordigita en la malnova Bach-Gesamtausgabe (BGA, eldono de la tuta verkaro de Bach) ankoraŭ kiel kantato (pro tio la malalta BWV-numero), en Bach Compendium ĝi havas la numeron BC D 9 kaj estas pro sia ĝenro konsekvence alordigita al la oratorioj, ĉar ĝi baziĝas sur biblia agado, kiun prezentas evangeliisto kaj aliaj personoj en la recitativoj. La duparta verko konsistas el dek unu movimentoj (proksimuma prezentodaŭro: duona horo), kaj la komponisto mem nomis ĝin „Oratorium In Festo Ascensionis“.
Ĥoro „Lobet Gott in seinen Reichen“ (laŭ solena ĥormovimento el lernejokantato el 1732)
Evangeliisto (tenoro) „Der Herr Jesus hub seine Hände auf“
Recitativo (baso) „Ach, Jesu, ist dein Abschied schon so nah?“
Ario (aldo) „Ach, bleibe doch, mein liebstes Leben“ (komp. je tio Agnus Dei el h-Moll-Messe de Bach. Ambaŭ muzikaĵoj estas dedukteblaj de la nomita profana kantato)
Hans-Joachim Schulze: Die Bach-Kantaten: Einführungen zu sämtlichen Kantaten Johann Sebastian Bachs. Leipzig: Evangelische Verlags-Anstalt; Stuttgart: Carus-Verlag 2006 (Edition Bach-Archiv Leipzig) ISBN 3-374-02390-8 (Evang. Verl.-Anst.), ISBN 3-89948-073-2 (Carus-Verl.)