Lode Baekelmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lode Baekelmans
Naskiĝo 26-an de januaro 1879
en Antverpeno
Morto 11-an de majo 1965
en Antverpeno
Nacieco flandro
Sukcesis kiel verkisto
Lode Baekelmans
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1879 (1879-01-26)
en Antverpeno
Morto 11-an de majo 1965 (1965-05-11) (86-jaraĝa)
en Antverpeno
Tombo Schoonselhof vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lode Baekelmans [BAklmans] (naskiĝis la 26-an de januaro 1879 en Antverpeno, mortis la 11-an de majo 1965 samurbe)[1] estis flandra verkisto. Li studis en la Reĝa Ateneo de Antverpeno kaj iĝis komerca kaj poste urba oficisto, inter aliaj en la urba biblioteko, kie li kunadministris la Esperanto-fakon, kaj kies ĉefbibliotekisto li iĝis.

Li estis ankoraŭ tre juna kiam li ekverkis kaj ekkunlaboris kun diversaj flandraj revuoj. En 1901 aperis lia unua novelaro Uit grauwe nevels (El grizaj nebuloj) kaj lia unua romano Marieke van Nijmegen (Marinjo el Nimego), kaj poste preskaŭ ĉiujare nova romano aŭ novelaro. Ni speciale citas la romanojn De doolaar en de weidse stad (La vaganto kaj la vasta urbo) (1904), en kiu li priskribas la sorton de kamparano, kiu forlasis sian hejmon por vivi en la urbo, Tille, la historio de knabino, kiu iom post iom pereas en la antverpena havenkvartalo, kaj la novelarojn Zonnekloppers (La mallaboremuloj), Dwaze tronies (Stultaj fivizaĝoj), De idealisten (La idealistoj) kaj Menschen (Homoj).

Baekelmans verkis ankaŭ rimarkindajn literaturajn studojn; i.a. li konigis sin kiel kompetentulo pri skandinava literaturo. Krom tio li ludigis kelkajn teatraĵojn, kiuj ne konis multe da sukceso.

Multaj el la noveloj de Baekelmans estis tradukitaj en diversaj lingvoj. De waard uit de bloeiende eglantier (La mastro el la floranta eglanterio), tradukita en la germana sub la titolo Der Wirt zum blühenden Haideröslein, tre favore estis recenzata en la germanaj revuoj pro la rimarkinda, ironia priskribo de la antverpena burĝaro, kaj Dwaze tronies (Stultaj fivizaĝoj), aperinta ĉe Rider & Co en Parizo sub la titolo Binettes, akiris grandan laŭdon de la francaj recenzistoj.

Kelkaj el liaj plej bonaj noveloj estis tradukitaj al Esperanto de Jan Van Schoor kaj eldonitaj en la libreto Elektitaj Noveloj.

Honore al Baekelmans estis starigita en Frandrio la Lode Baekelmansprijs (Premio Lode Baekelmans), literatura premio kiu ekde 1940 estas atribuita ĉiun trian jaron al verko de nederlandlingva belga aŭtoro kiu rilatas al la maro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la verko 365 dagen Antwerpen, eldonejo Lannoo, 2008, kiu baziĝas sur donitaĵoj de la antverpena urba arkivo, la naskiĝodato estus la 28-a de januaro 1879.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.