Lodza geto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lodza geto (germane: Litzmannstadt Ghetto, jide: לאדזשער געטא; Lodĵer geto; ליצמאנשטאטער געטא; Licmanŝtoter geto) – juda geto ekzistanta en okupata de germanoj Lodzo (de aprilo 1940 nomata Litzmannstadt). En arkivaj dokumentoj oni povas renkonti mallongigitan formon L-stadt – Getto, de la urbo-mallongigo ĝenerale uzata de la germanoj, ekz. sur firmaaj presaĵoj.

Formale la geto fondiĝis la 8-an de februaro 1940, finfine estis fermita kaj izolita de la urbo la 30-an de aprilo 1940. Unuavice oni enfermis judojn restantaj tiutempe lime de la urbo – ĉirkaŭ 140 mil personoj. Poste, en la jaroj 1941–1942, oni setligis tien judan popolon, unue de la Lodza Provinco, el likvidataj sinsekve getoj en aliaj urboj. Sekve, fine de 1941, ĉ. 5 mil ciganojn, en tio sintiojn de la aŭstra-hungara landlimo (tiel nomata Burgenland; novembro 1941) kaj fine, en la dua duono de la 1942, preskaŭ 20 mil judojn de Okcidenta Eŭropo (inter alie de Germanio, landoj de Benelukso kaj judojn de Prago). Rezulte, tra la geto trapasis pli ol 200 000 personoj.

La unua plene izolita de la urbo geto sur teritorio de okupata Pollando, la plej granda post Varsovia geto kaj unusola, kiu estis preskaŭ ĝis la fino de la germana okupado sur polaj teritorioj (likvidita aŭguste 1944).

Loĝantoj de la geto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]