Lofo kaj leo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lofo- (supre) kaj leo-flanko (sube) de ŝipo

Lofo estas termino el la faklingvo de maristoj kaj signifas: la flanko montranta al la vento.

Leo (aŭ mallofo) estas la kontraŭa flanko, turnita for de la vento.

Ambaŭ terminoj evidente estas gravegaj en la velado. Kiel multaj vortoj el la marista lingvo ili devenas el la nederlanda (loefzijde, lijzijde). Depost la 17-a jarcento oni uzas ambaŭ terminojn en ekzemple meteorologio kaj geografio:

Lofo estas la flanko de iu elstaraĵo, kiun trafas la vento. Por pluflui la aero devas leviĝi, tiel ĝi malvarmiĝas, la tenata vaporo kondensiĝas al akvo: pluvas. Lofo de monto do estas la flanko, kie falas precipitaĵo. Analoge leo estas la ventoŝirmita flanko de elstaraĵo, kie la aero falas, varmiĝas, "suĉas" humidecon - tipa feno, varma seka vento.

Kompreneble lofo/leo ankaŭ gravas en milito, nome dum batalo de velŝipoj: ŝipoj en lof-pozicio povas pli facile manovri, do libere proksimiĝi aŭ malproksimiĝi al la malamika ŝipo, dum ŝipo en le-pozicio povas alproksimiĝi al la malamika ŝipo nur kontraŭ la vento.