Lofti-montaraj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IBRA-regiono Flinders Lofty Block.
IBRA-regiono Kanmantoo.

La lofti-montaraj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Lofti-Montaro, ties ĉirkaŭaj ebenaĵoj kaj Kanguru-Insulo en Suda Aŭstralio.

La ekoregiono kongruas kun la IBRA-unuoj Lofty Block kaj Kanmantoo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Botanika Ĝardeno Lofti-Monto, lago.

La ekoregiono konstituas relative mallarĝan strion laŭlonge de Lofti-Montaro, kaj ties piedmontetoj kaj valoj. La montaro kaptas la humidajn sudokcidentajn ventojn kiuj vintre superregas, kreante tipon de mediteranea klimato. La plej gravaj faktoroj kiuj determinas la vegetaĵaro-strukturon estas precipitaĵo, perturboj, kaj grundo-karakterizaĵoj. La pluvokvanto varias de preskaŭ 900 mm je la plej altaj pintoj de la suda Lofti-Montaro al malpli ol 400 en la norda Lofti-Montaro. La praa geologio de la regiono rezultas en sufiĉe eroziiĝitajn grundojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Botanika Ĝardeno Lofti-Monto.

La natura vivejo de la montaraj flankoj estas duonarbaro de eŭkalipto miksata kun ora akacio (Acacia pycnantha) sur la pli malaltaj deklivoj, ĉiuj kun subarbaraĵo de arbustoj kaj herboj. Tiuj ĉi inkludas iom da endemiaj orkidoj. Similaj vivejoj estas troveblaj en ofŝora Kanguru-Insulo. La okcidenta duono de tiu ĉi insulo havas pli maldensan duonarbaron kun Eucalyptus cladocalyx kaj Allocasuarina verticillata, ĝenerale pli da endemiaj plantospecioj ol en la kontinento [1], same kiel aliaj miksaj eŭkaliptaj duonarbaroj. Miksaj eŭkaliptaj duonarbaroj inkludas E. fasciculosa, E. baxteri, E. obliqua, E. viminalis, kaj E. camaldulensis. La subarbaraĵoj ĝenerale estas densaj kaj arbustaj kun Melaleuca spp., Hakea rostrata, kaj Callistemon rugulosus.

La ekoregiono ampleksas gamon da vegetaĵaro-tipoj inkludantaj sklerofilajn duonarbaroj, maldensajn kaj herbecajn duonarbarojn, kaj herbejojn. La duonarbaroj estas dominataj de diferencaj specioj de eŭkaliptoj, ŝanĝantaj laŭ pluvo distribuo. La subarbaraĵo estas riĉa je specioj de la Myrtaceae, Proteaceae, Mimosaceae (speciale genro Acacia), Fabaceae, kaj Epacridaceae. Ankaŭ orkidoj estas bone reprezentataj.

Mali-eŭkaliptoj estas superregataj de diversfolia eŭkalipto (Eucalyptus diversifolia), komune asociata al E. rugosa en la kontinento, kaj ankaŭ trovata en Kanguruo-Insulo. Duonarbaroj de E. baxteri, E. obliqua, E. goniocalyx, kaj/aŭ E. viminalis vegetas en Lofti-Montaro.

Eucalyptus obliqua povas vegeti en unuspeciaj arbareroj en areoj kun alta precipitaĵo, atingante altecojn de 25 m. Je pli malaltaj altitude, herbecoriĉaj duonarbaroj de E. leucoxylon kaj E. viminalis vegetas sur argilaj grundoj. Je ankoraŭ pli malaltaj altitudoj troviĝas E. microcarpa, E. odorata, kaj E. porosa. Herbejoj estas dominataj de specioj de Austrostipa kaj Austrodanthonia (poacoj), kaj Lomandra (liliacoj).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Arbaro je Krofod-Monto, Suda Aŭstralio.

La montaro gastigas iom da marsupiuloj kiel koalon, Macropus fuliginosus, Isoodon obesulus kaj Macropus eugenii en Kanguruo-Insulo kaj monotremon (ovo-naskanta mamulo), la ekidnon (dum la ornitorinko troviĝas nur en Kanguru-Insulo, tie ĉi enkondukite). El la birdoj troviĝas Stipiturus malachurus (maluredoj) kiu estas endemia en Fleŭrjeŭ-Duoninsulo. Estas nombro da reptilioj inkluzive de la endanĝerigata Tiliqua adelaidensis (skinkedoj).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La montetoflankoj estas grandparte senarbarigitaj por fruktarbokultivado, aliaj agrikulturaj uzadoj kaj urbanizado, precipe de Adelajdo, je la pli malaltaj deklivoj, kondukante al habitatodetruo kaj loka formorto de bestiaraj specioj inkluzive de ĉiuj specioj de Bettongia kaj Dasyurus (marsupiuloj) kaj certaj birdoj kiel Anthochaera phrygia (melifagedoj), Lathamus discolor (papagedoj), ĉina koturno (Coturnix chinensis), bruna koturno (C. ypsilophora), kaj lazura alciono (Alcedo azurea).

Senarbarigo kaj agrikulturo estas daŭrantaj kaj la paŝtado de la brutaro plu kaŭzas la habitatodetruon. La enmetitaj katoj, vulpoj kaj kunikloj minacas la vivejojn kaj la faŭnon. La protektataj areoj estas malvastaj kaj fragmentataj. Kanguru-Insulo estas malpli difektata kaj ankaŭ ne gastigas kuniklojn aŭ vulpojn, kvankam koaloj estis enmetataj de la aŭstralia kontinento kaj damaĝas la vivejojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. WWF ecoregion Mount Lofty woodlands

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AA1202 Esperancaj mali-eŭkaliptaroj  Aŭstralio
AA1204 Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj  Aŭstralio
AA1206 Lofti-montaraj duonarbaroj  Aŭstralio
AA1210 Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj  Aŭstralio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]