Logic Pro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Logic)
Logic Pro
Lasta stabila versio 10.7.8
Programlingvo C, C++, Objective-C, Swift
Permesilo nelibera permesilo
Retejo www.apple.com/logic-pro/
vdr

Logic Pro estas programaro por produkti kaj prilabori sondosierojn. La programaro distingas inter du specoj de akustikaj trakoj, nome MIDI kaj Audio. Ekzistas la versioj Pro kaj Express, ĉi lasta distingiĝas de la versio Pro rilate la prezon kaj la amplekson de funkcioj.

La programaron evoluis ĝis versio n-o 6 la germana entrepreno Emagic, kiun jam en 2002 elaĉetis firmao Apple. Ĉi tiu haltigis tuj poste la pluevoluadon de Logic por Microsoft Windows. Ekde tiam Logic nur por Apple Macintosh riceveblas. La lasta versio disponebla por Windows estas 5.5.1. Dum kiam versio n-o 6 ankoraŭ portis la nomon Emagic, Logic estas oficiala produkto de Apple ekde versio n-o 7. Apple solidigis pli ol 20 diversajn Emagic-produktojn, i.a. ĉiujn instrumentojn kaj efekto-kromprogramojn, Waveburner Pro (CD Authoring Applikation), kaj Pro Tools TDM support package en unusolan produkton nome Logic Pro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Sitter: Logic Pro 7 und Logic Express 7. Das offizielle Handbuch für professionelle Audio-Bearbeitung und Produktion. Eldonejo Addison-Wesley, Munkeno, Boston 2005, ISBN 3-8273-2283-9
  • Christian Baum, Manfred Lange: Logic 7 Lösungen von A - Z. Eldonejo Wizoo Publishing 2005, ISBN 978-3-934903-50-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]