Logika enigmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Logika enigmo estas ludilo, nome puzloenigmo deriva el la matematika fako de la dedukto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La logika enigmo estis unuafoje produktita de Charles Lutwidge Dodgson, kiu estas plej bone konata laŭ sia plumnomo Lewis Carroll, nome aŭtoro de Alice's Adventures in Wonderland. En sia libro The Game of Logic (la ludo de lokiko) li enmetis ludon por solvi problemojn kiel konfirmas la konkludo "Kelkaj levreloj ne estas dikaj" el asertoj "Dikaj bestoj ne bone kuras" kaj "Kelkaj levreloj bone kuras". Puzloj kiaj tiu, kie oni ricevas liston de premisoj kaj oni demandas kio povas esti deduktita el ili, estas konataj kiel silogismoj. Dodgson pluiras por konstrui multe pli komplikajn puzlojn konsistantajn el ĝis 8 premisoj.

En la dua duono de la 20a jarcento matematikisto Raymond M. Smullyan pluis kaj etendis la branĉon de logikaj puzloj kun libroj kiaj The Lady or the Tiger?, To Mock a Mockingbird kaj Alice in Puzzle-Land. Li popularigis la puzlojn de "kavaliroj kaj servistoj", kiuj implicas kavalirojn, kiuj ĉiam diras la veron, kaj servistojn, kiuj ĉiam mensogas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]