Logozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Logozofio estas filozofia branĉo, morala skolo aŭ, laŭ siaj adeptoj, nova scienco, kies ĉeftemo estas la metafizika interno de la homo. Logozofio havus apartan eksperimentan kampon, kiun ne studas kiu ajn alia scienco. Ĉio, kion ĝi instruas baziĝas sur praktikaj konfirmoj. Logozofio pritraktas, trafe kaj rekte la malperfektaĵojn kaj malbonajn inklinojn de la homo, kiel identigi ilin kaj kiel liberiĝi de ili.

La bazoj de logozofio[redakti | redakti fonton]

Se la homo evoluas malkonscie, tiu evoluo ne estas aŭtenta. Se oni lernas, ekzemple, anatomion, fiziologion, bioĥemion, psikologion, oni fakte estas lernanta pri la aliaj homoj, ne pri si mem. Estas, al Logozofio, universalaj moralaj leĝoj, kiujn oni devas koni. Ankaŭ ĉiu homo havas sian internan mondon. Sed nur la logozofoj faras el ĝi eksperimentan kampon kulturatan. Tiu ĉi estas la granda diferenco. Logozofo sin dediĉas al la kulturado de sia propra mondo, ne al tiu de ajna alia persono. Tio postulas la asimiladon de la al tiu celo adekvataj logozofiaj konoj. Kaj neniu povas fari tion por la alia, same kiel la manĝaĵon, tiom necesan al la organikaj funkcioj, iu ne povas preni anstataŭ alia persono.

La logozofia metodo[redakti | redakti fonton]

La logozofia metodo estas esence trafa kaj eksperimenta, kaj distingiĝas pro tio, ke ĝi adaptiĝas al ĉiu menso, laŭ la kaptokapablo de ĉiu unu.

Anstataŭ memorigon, ĝi sugestas al la lernanto, ke li eksperimentu kaj konfirmu la validecon de la instruataĵo, kaj poste apliku ĝin en sian ĉiutagan vivon.

Estas nepre, ke oni eksperimentu tion, kion oni studas, kaj ke oni studu tion, kion oni eksperimentas.

Historio de logozofio[redakti | redakti fonton]

Logozofion kreis argentina edukisto Carlos Bernardo González Pecotche (kromnomita Raumsol), aŭtoro de dekoj de libroj pri logozofio, kaj eldonisto de revuoj, kiuj helpis diskonigi la logozofian principaron.

Li naskiĝis en Bonaero la 11-an de aŭgusto 1901. Lia spirito frue reagis kontraŭ la rutino de la konoj kaj sistemoj uzataj por la formado de la homa estaĵo, pro tio ke al ĝi mankis konekso kun la homa interno.

Logozofia fondumo[redakti | redakti fonton]

En 1930, li starigis la Logozofian Fondumon en Argentino (tiam nomita Skolo pri Logozofio), en Kordobo, kie li mem instruis logozofion dum pluraj jaroj.

En 1932, li starigis la Logozofian Fondumon en Montevideo, Urugvajo; en 1935 Belo Horizonte, Brazilo.

En 1939, li reiris definitive al Bonaero, kun sia logozofia verko jam finpreta.

Li mortis la 4-an de aprilo 1963 post la okazigo de la Unua Internacia Kongreso pri Logozofio, en Montevideo, en 1960.

Ekstera ligllo[redakti | redakti fonton]

Retejo de la Logozofia Fondumo