Loja jirga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loja jirga (13an de junio 2002).

Loja jirga (paŝtoe, لویه جرگه), estas la nomo, kiun ricevas en Afganio granda asembleo, en kiu origine ĉeestis paŝtooj, sed kiu poste inkluzivis aliajn etnajn grupojn.

La vortoj venas de la paŝtoa lingvo: loja (لویه) ‘granda’, kaj jirga (جرگه), ‘konsilio, kunveno aŭ asembleo’.

Inter ĝiaj ĉeestantoj estas tribestroj, politikistoj, militistoj, religiaj kaj nobelaj altranguloj, ŝtatlaboristoj, ktp. La asembleo estas kunvokata neregule, kelkfoje de la reganto. Kelkaj historiistoj diras, ke tiu tradicio estas pli ol jarmila.

Ne ekzistas tempolimo por la loja jirga, kiu daŭras ĝis alpreno kaj akcepto de la decidoj. La decidoj estas adoptitaj per interkonsento kaj ne estas balotataj. Multaj temoj povas esti traktitaj, kiel ekstera politiko, militdeklaroj, konfidi je certa reganto aŭ prezento de novaj ideoj kaj normoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]