Lojaleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La lojalo aŭ pli bone lojaleco estas eco de iu, io lojala, nome Fidela al la estro, la reĝo, la registaro kaj Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj.[1] La lojaleco estas sindevontigo de persono aŭ civitano al ŝtato, reganto, komunumo, persono, idearo aŭ al si mem.

Ne estas interkonsento inter filozofoj pri tio al kio oni povas esti lojala. Kelkaj asertas, ke oni povas esti lojala al tre ampleksa gamo de aferoj, dum aliaj argumentas, ke oni povas esti lojala nur al alia persono kaj ke tio estas tre strikte interpersona rilato.

La lojaleco estas principo kiu esence konsistas en neniam nehelpi difinitan personon aŭ socian grupon al kiu oni estas unuigita per ligiloj ĉu de amikeco ĉu de alia socia rilato, tio estas, la plenumo de honoro kaj dankemo; la lojalo estas ligita ĉefe al la rilato en grupo. La lojaleco estas plenumo de tio postulita de la leĝoj de la fideleco, dankemo kaj de la honoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, NPIV Alirita la 1an de januaro 2020.