Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Priskribo de Lojalistaj rifuĝintoj survoje al la Kanadoj dum la Usona Revolucio.

Lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio, kaj en angla United Empire Loyalists (aŭ simple Loyalists) estas honora titolo kiu estis donita unue de la 1a Lord Dorchester, nome Guberniestro de Kebekio, kaj Ĝenerala Guberniestro de la Kanadoj, al usonaj lojalistoj kiuj resetliĝis en Brita Nordameriko[1] dum aŭ post la Usona Revolucio. En tiu epoko, la laŭloka nomo CanadianCanadien estis uzita por referenci al la indiĝenoj de Unuaj Nacioj kaj al la francaj setlantoj loĝantaj en la Provinco Kebekio.[2]

Ili setliĝis unuarange en Nov-Skotio kaj Malsupra Kanado (nune nomata Provinco Kebekio) (inklude la Orientajn Urbojn, kaj Montrealon). La influo de lojalistaj setlantoj rezultis en la kreo de kelkaj novaj kolonioj. En 1784, Nov-Brunsviko estis dispartigitaj el la Kolonio de Nov-Skotio post gravaj lojalistaj resetladoj ĉirkaŭ la Golfo de Fundy.[3][4] La influo de lojalistaj rifuĝintoj ankaŭ rezultis en la divido de la Provinco Kebekio en Malsupra Kanado (nuntempa Kebekio), kaj Supra Kanado (nuntempa Ontario) en 1791. La Krono donis al ili terajn garantiojn por kuraĝigi iliajn resetladojn, ĉar la registaro deziris disvolvigi la landlimojn de Supra Kanado. Tiu resetlado aldonis multajn angla-parolantojn al la kanada loĝantaro. Ĝi estis la komenco de novaj tajdoj de enmigrado kiuj establis hegemonian angla-parolantan loĝantaron en la estonta Kanado kaj okcidente kaj oriente de la nuntempa limo de Kebekio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilson, Bruce G.; Foot, Richard (4a de Marto 2015) [2a de Aprilo 2009]. "Loyalists". The Canadian Encyclopedia (reta eld.). Historica Canada.
  2. Orkin, Mark M. (2010). "The Name Canada: An Etymological Enigma". En Elaine Gold; Janice McAlpine (eld.). Canadian English: A Linguistic Reader (PDF). Strathy Language Unit, Queen's University. pp. 38–43. Arkivita (PDF) la 24an de Septembro 2015.
  3. Bell, David (2015). American Loyalists to New Brunswick: The ship passenger lists. Formac Publishing Company. p. 7. ISBN 978-1-4595-0399-1.
  4. Careless, James Maurice Stockford; Tattrie, Jon (24a de Julio 2015) [7a de Februaro 2006]. "Responsible Government". The Canadian Encyclopedia (reta eld.). Historica Canada. Alirita la 13an de Novembro 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Acheson, T.W. "A Study in the Historical Demography of a Loyalist County", Social History, 1 (April 1968), pp. 53–65.
  • Compeau, Timothy J. "Dishonoured Americans: Loyalist Manhood and Political Death in Revolutionary America." (PhD Diss. The University of Western Ontario, 2015); rete.
  • Jasanoff, Maya. Liberty's Exiles: American Loyalists in the Revolutionary World. (Knopf, 2011)
  • MacKinnon, Neil. "Nova Scotia Loyalists, 1783–1785", Social History 4 (November 1969), pp. 17–48
  • Moore, Christopher. The Loyalists: Revolution, Exile, Settlement; 1984, ISBN 0-7710-6093-9.
  • Norton, Mary Beth. "The fate of some black loyalists of the American revolution." Journal of Negro History 58#4 (1973): 402–426. in JSTOR