Loka Grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Loka Grupo estas aro da pli ol 40 galaksioj inter kiuj troviĝas la Lakta Vojo, galaksio nia. Ties diametro estas proksimume 10 milionoj da lumjaroj.

Kunligiĝo[redakti | redakti fonton]

Oni kredas, ke ĉiu membro de ĉi tiu grupo kunligiĝas per gravito, kaj tial la aneco al ĝi reprezentas realan fizikan ligon kaj ne hazardan geometrian strukturon. La plejparto, ĉirkaŭ 95%, de la videbla maso troviĝas en la Lakta Vojo kaj la Andromeda galaksio; la aliaj anoj estas multe pli malgrandaj aŭ eĉ nanaj galaksioj. La anoj de la Loka Grupo formas galaksiaron preskaŭ elipsoforman.

Situo[redakti | redakti fonton]

La Loka Grupo estas parto de la Virgulina supergalaksiaro, kiu nomiĝas laŭ la Virgulina galaksiaro en sia centro. Al tiu moviĝas la Loka Grupo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Loka Grupo inkluzivas de 3 spiralaj galaksioj, 2 elipsaj galaksioj, ĉirkaŭ 12 malregulaj galaksioj, ĉirkaŭ 4 nanaj elipsaj galaksioj, pli ol 20 nanaj sferaj galaksioj, kaj aliaj ne klare kategoriigitaj.

Satelitaj galaksioj[redakti | redakti fonton]

La Lakta Vojo kaj la Andromeda galaksio estas spiralaj galaksioj kaj ĉiu havas propran sistemon de satelitaj galaksioj.

  • La satelita sistemo de la Lakta Vojo inkluzivas de la Nana Elipsa Galaksio Sagittarius, Granda Magelana Nubo, Malgranda Magelana Nubo, Nana Galaksio Canis Major, Nano Ursa Minor, Nano Draco, Nano Carina, Nano Sextans, Nano Sculptor, Nano Fornax, Nana Galaksio Leo I, Nana Galaksio Leo II, kaj Nano Ursa Major.
  • La Andromeda satelita sistemo inkluzivas de la Elipsa Galaksio M32, Messier 110, NGC 147, NGC 185, Andromeda I, Andromeda II, Andromeda III, Andromeda IV, Andromeda V, Nana Sfera Galaksio Pegasus, Nano Cassiopeia, Andromeda VIII, Andromeda IX, kaj Nana Sfera Galaksio Andromeda X.
  • La Galaksio Triangulum, la tria kaj nur alia ordinara spirala galaksio en la Loka Grupo, povas esti aŭ ne esti satelito de la Andromeda galaksio, sed eble havas kiel sateliton la Nano Pisces.

Ekskluzivataj galaksioj[redakti | redakti fonton]

La aliaj membroj estas gravite ekskluzivataj de la grandaj subgrupoj: IC 10, IC 1613, Nano Phoenix, Leo A, Nano Tucana, Nano Cetus, Malregula Nano Pegasus, Wolf-Lundmark-Melotte, Nano Aquarius, kaj Malregula Nano Sagittarius.

Distancoj kaj stelnombroj[redakti | redakti fonton]

La Andromeda galaksio situas ĉe 2,52 milionoj da lumjaroj aŭ 1,58×1011 AU fore de nia Lakta Vojo. Ĝi havas ĉirkaŭe 1 000 miliardojn da steloj en si, kompare al ĉirkaŭe 200-400 miliardoj da steloj en nia Lakta Vojo. La Galaksio Triangulum situas ĉe 2,81 milionoj da lumjaroj fore de nia Lakta Vojo kaj ĝi havas ĉirkaŭe 30-40 miliardojn da steloj en si.

Diagramo[redakti | redakti fonton]

Diagramo de nia loko en la observebla kosmo.
Diagramo de nia loko en la observebla kosmo.

Bildaro de la enhavo de la Loka Grupo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]