Lokria modalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildigo de la lokria gamo. (Klarigo)

La lokria modalo estas la „kompletiga modalo “ de la mezepokaj modaloj. Ĝi estis enkondukata kiel lasta modalo, ĉefe por kompletigi la sistemon de cikle parencaj gamoj. La lokria modalo sur B enhavas la pratonojn de blankula muziko, kiuj laŭas la tonojn sur la blankaj klavoj de piano.

Ĝia gamo enhavas duontonon inter la unua kaj dua samkiel inter la kvara kaj kvina ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Oni povas formi ĝin, malaltigante de la natura minorogamo la 2-an kaj 5-an ŝtupojn. La lokria gamo estas per tio la ununura modalo, kiu entenas sur la kvina ŝtupo disonancan diminuitan kvinton anstataŭ perfekta.

Aktuala muzika praktiko[redakti | redakti fonton]

En muzika praktiko oni nur malofte uzas ĉi tiun gamon. Foje oni trovas ĝin en ĵazo kaj en metalroko, krome en klezmero sub la nomo iŝtabaĥ.

En ĵazo oni uzas la lokrian modalon ĉefe en ligo kun duondiminuitaj akordoj (do kun akordo konsista el bazotono (1), eta trito (♭3), diminuita kvinto (♭5) kaj eta septo (♭7)). Ĉi tiu akordo estas deduktebla el la lokria modalo (lokria modalo: 1, ♭2, ♭3, 4, ♭5, ♭6, ♭7, 8) kaj estas uzata ekzemple en progreso 2-5-1 en minoro.

Ekstremmetalrokaj ripetfrazoj ofte staras en lokria modalo, ĉar la diminuita kvinto same kiel la eta duto sonas treege disonancaj rilate a bazotono.

Aŭdekzemplo[redakti | redakti fonton]

Pri tiu ĉi sono Lokria gamo sur C

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]