Lola Montez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lola Montez
Persona informo
Lola Montez
Naskonomo Marie Dolores Eliza Rosanna Gilbert
Naskiĝo 17-an de februaro 1821 (1821-02-17)
en Grange, County Sligo
Morto 17-an de januaro 1861 (1861-01-17) (39-jaraĝa)
en Novjorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Green-Wood Cemetery vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Irlando vd
Familio
Patro Edward Gilbert vd
Patrino Eliza Gilbert vd
Edz(in)o George Trafford Heald • Thomas James • Patrick Purdy Hall vd
Amkunulo Ludoviko la 1-a de Bavario vd
Profesio
Okupo dancisto • teatra aktoro • mondumano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lola Montez (vernome Elizabeth Rosanna Gilbert) (17-a de februaro 1821 en Irlando, en vilaĝo Grange ĉe Sligo; 17-a de januaro 1861 en Novjorko) estis irlanda eleganta friponino kaj dancistino. Ŝi estis amatino de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario.

Ŝi estis la unua virino, kie aperis publike kun cigaredo, pistolo, rajd-vergo kaj spurhundo. Onidire ŝi tiel fumis kiel matroso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lola Montez naskiĝis kiel filino de skota oficiro kaj irlanda biennobelino. Ŝi plenkreskis en Hindio, Anglio kaj Skotlando. Post malsukcesa geedziĝo kun oficiro, ŝi veturis en 1843 al London kaj tie vivtenis sin kiel hispana dancistino Maria de los Dolores Porry y Montez el Sevilla. Post malvualigo de ŝia trompa sinidentigo, Lola Montez travojaĝis Eŭropon kaj kaŭzis ofte skandalojn pro la multnombraj amaferoj. En 1843 ŝi forpelitis invitite de Kastelo Ebersdorf pro malbonega konduto.

La 5-an de oktobro 1846, ŝi alvenis al Munkeno kaj anoncis sin kiel dancistino ĉe la Munkena Kortega kaj Nacia Teatro. Ŝi iĝis amatino de la bavaria reĝo Ludoviko la 1-a, kiu donacis al ŝi palacon en Munkeno kaj igis ŝin en 1847 grafino. Portreto pri ŝi ekzistas eĉ hodiaŭ en la galerio de Palaco Nymphenburg.

La ĝeneralaj ribeloj en jaro 1848 kondukis al abdiko de Ludoviko kaj al forpelo de Lola Montez, kiu fuĝis al Svislando kaj fine ŝi veturis al Usono en 1851. Ŝi plenumis tempon ĉe orfosistoj en Kalifornio kaj havis diversajn amaferojn.

Post tri geedziĝoj ŝi mortis malriĉe 1861 en New York.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cecil St. Laurent: Von Glück und Trauer trunken (OT: Lola Montès). Verlag der europäischen Bücherei H. M. Hieronimi, Bonn 1956 - romana biografio
  • Gerhard Saul, Mut vor Königstronen - Lola Montez und die Münchener Corps, en Einst und Jetzt, Band 19, 1974, S. 98 ff mwN (efikeo je la munkenaj studentaro de 1848)