Lolardismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En tiu 19a-jarcenta ilustraĵo, John Wycliffe estis montrita donante la Biblian tradukon kiu poste portos lian nomon al siaj Lolardaj sekvantoj.

Lolardismo (Lolarda movado)[1] estis antaŭ-protestanta kristana religia movado kiu ekzistis el la mezo de la 14a jarcento al la Angla Reformacio. Ĝi estis dekomence estrita de John Wycliffe,[2] nome romkatolika teologo kiu estis elpostenigita el la Universitato de Oksfordo en 1381 pro sia kritikaro kontraŭ la Romkatolika Eklezio. La postuloj de Lolardistoj estis ĉefe por reformo de la Okcidenta Kristanismo. Ili formulis siajn kredojn en la Dekdu Konkludoj de la Lolardistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologie la nomo povus esti Lolismo el lolo.
  2. Roberts, Chris (2006), Heavy Words Lightly Thrown: The Reason Behind Rhyme, Thorndike Press, ISBN 0-7862-8517-6.