Loli Tormenta
| Loli Tormenta | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Loli Tormenta |
| Originala lingvo | hispana lingvo |
| Kina aperdato | 31 mar. 2023 |
| Ĝenro | komedia filmo |
| Reĝisoro(j) | Agustí Villaronga |
| Filmita en | Barcelono |
| Loko de rakonto | Metropola areo de Barcelono |
| Rolantoj | Susi Sánchez • Celso Bugallo Aguiar • Fernando Esteso |
| IMDb | |
Loli Tormenta estas hispana komedieca drama filmo de 2023, reĝisorita de Agustí Villaronga kaj bazita sur la samnoma grafika novelo de Mario Torrecillas kaj Núria Farré. La protagonistoj estas Susi Sánchez, Joel Gálvez, Celso Bugallo, Mor Millán, Meteora Fontana kaj Fernando Esteso.
Ĝi estis la postmorta filmo de lia reĝisoro Agustí Villaronga, kiu fakte mortis du monatojn antaŭ la premiero de la filmo. Li traktis draman temon kiel estas la Malsano de Alzheimer per komedieca tono kaj malpezaj epizodoj inter ĉefe tri geknaboj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Lola estas moderna kaj ĥaosa avino de Edgar kaj Robert, pri kiuj ŝi zorgas post la morto de sia filino, patrino de la knaboj, antaŭ kelkaj jaroj. La triopo loĝas malriĉe ĉe la ĉirkaŭaĵo de Barcelono, sed ĉio komplikiĝas kiam Lola eksuferas fortan procezon de la Malsano de Alzheimer, kiu okazigas problemojn hejme kaj en la lernejo de la knaboj. Tiuj tute ne deziras esti apartigitaj de la avino kaj ĉefe esti metitaj en alia hejmo de akceptado; tial ili zorgas pri la avino montrante spriton kaj bonhumoron, kaŝante al ĉiuj la malfacilan situacion. Ili estas helpataj ĉefe de nigra samlernejanino kun kiu la plej aĝa de la fratoj konkurencas atletisme. Dum la situacio de la avino malboniĝas, la frato de Lola volas alproprigi sin de la domo kaj la fratoj devas akiri monon por aĉeti manĝaĵojn kaj pagi la kotizojn de la lerneja manĝejo.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Susi Sánchez kiel Loli
- Joel Gálvez kiel Robert
- Mor Millán kiel Edgar
- Maria Anglada Sellarés kiel Linet
- Fernando Esteso kiel Tío Ramón
- Celso Bugallo kiel Tomás
- Pepa Charro kiel Rossi
- Meteora Fontana kiel Pilar
- Anna Bertran kiel María Carbó

