Saltu al enhavo

Lolium temulentum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
venena lolo
Lolium temulentum
Lolium temulentum
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Genro: Lolium
Lolium temulentum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lolium temulentum - Muzeo de Tuluzo

Lolium temulentum, komune konata kiel venena lolo, estas planta specio de la subfamilio de Pooideae. Ĝi estas unujara. Temulentum signifas latine ebria.

Kutime ĝi nature kreskas tie kie oni kultivas tritikon, kaj pro tio oni konsideras ĝin trudherbo por tiu kultivado. La simileco inter tiuj du plantoj estas tiom granda, ke en kelkaj regionoj lolo estas nomata "falsa tritiko".

Ĝi estas menciata en la evangelio de Mateo kaj de tie en multaj proverboj kaj diraĵoj kiel ekzemplo de tiu kiu malamikigas aliulojn.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi altas 30–90 cm[1]. La ekstera glumo altas kiel la spiketo. La tigo estas firma rigida kaj vertikala. Ĝi estas autogama.

Parazitoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj parazitoj Neotyphodium lolii, kiu produktas la alkaloidojn ergovalinon, lolinonGloeotinia granigena, kiu produktus la alkaloidon temulinon, estas la kialo de ĝiaj nervotoksajn kvalitoj. Sed la temulino estus nur eksperimenta artifiko.

1916, Nikolaj Vavilov en Irano malkovris ke rusiaj militistoj estas malsanaj kaŭze de venena lolo en pano.

Blumeria graminis, Claviceps purpurea, Gaeumannomyces sativus estas ankaŭ parazitoj de lolo.

  1. C.E. Hubbard: Grasses. A Guide to their Structure, Identification, Uses and Distribution in the British Isles, 1992

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]