Lomas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lomas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34449
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 4° 33′ U (mapo)42.266666666667-4.55Koordinatoj: 42° 16′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Lomas (Provinco Palencio)
Lomas (Provinco Palencio)
DEC
Lomas
Lomas
Situo de Lomas
Lomas (Hispanio)
Lomas (Hispanio)
DEC
Lomas
Lomas
Situo de Lomas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lomas [+]
vdr

Lomas [LOmas] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Lomas estas komprenebla etimologie kiel Montetoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 270 loĝantojn el la jaro 1910. Ĝi distas 34 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 11,2 km de Carrión de Los Condes.

Lomas limas kun Villoldo, Villalcázar de Sirga, Villarmentero kaj Revenga de Campos. La municipo estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome Camino de Santiago​ apartenanta al la Reto Natura 2000 kun Villalcázar de Sirga, Villarmentero kaj Revenga de Campos kaj parte kun Villoldo, Carrión de los Condes, San Mamés de Campos, Arconada, Marcilla de Campos, Frómista, Población, Amayuelas de arriba, San Cebrián de Campos kaj Manquillos, entute 22698,2 hektaroj. Temas pri cerealproduktaj ebenaĵoj inter la valoj de la riveroj Carrión kaj Pisuerga. Ĉefa specio estas la Granda otido kun 412 reproduktuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en 1093 en donac-dokumento.

En 1072, en tereno de la nunaj lokoj Villarmentero kaj Lomas de Campos, okazis la Batalo de Golpejera inter la armeoj de la reĝo Sanĉo la 2-a de Kastilio, kaj de lia frato la reĝo Alfonso la 6-a de Leono, kiu rezultis en malvenko de Alfonso kaj kronigo de Sanĉo kiel reĝo ankaŭ de Leono. En 1166, la loko ricevis foruon el Rodrigo, prioro de la konvento de Nogal. Tiu foruo estis reformita en 1187 fare de la abato Johano, de la konvento de Sahagún. En la 14-a jarcento Fuentemuñoz, kiu estis domaro de Lomas, senhomiĝis pro plago.

La 20-a jarcento markis la dekadencon de la loko per la perdo de 80% de ĝia loĝantaro, detruo de la preĝejo de Sankta Kristoforo (1956-63), definitiva fermo de la bazlernejo en 1970 kaj ankaŭ de kelkaj trinkejoj. En Januaro 2010, la urbodomo de Lomas prezentis sian kandidatiĝon por estis hejmo de stokejo de radioaktiva rubo, kun aliaj dek du hispanaj municipoj. En 2013 oni denoncis la sekigon de stepa malsekejo fare de konstruentrepreno rajtigita de la municipo .

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, la rigardeja turo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]