Lombardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lombardio
itale Lombardia

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio • kultura regiono
Kodo: LOM
Ŝtato: Italio
Areo: 23,861 km²
Ĉefurbo: Milano
Loĝantaro: 9.475.202 loĝ.
Loĝdenso: 397 loĝ./km²
Provincoj: Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese
Komunumoj: listo de 1546 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 03
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

LombardujoLombardio (itallingve Lombardia [lombarDIa]) estas regiono en norda Italio. Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.

Lombardujo troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.

La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la langobardoj, kies ĉefurbo estis Pavio.

Geografio

La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardujo estas Splügen (Lombardujo-Grizono, Svislando), Stelvio (Lombardujo-Supra Adiĝo/Sudtirolo), Tonale (Lombardujo-Trentino).

La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj: Lago Maggiore, Lago de Lugano, Lago de Como, Lago Iseo, Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardujo, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.

Ĉefaj urboj

1 Milano Provinco Milano 1 303 300 loĝ.
2 Breŝo Provinco Brescia 190 100 loĝ.
3 Monza Provinco Monza kaj Brianza 121 500 loĝ.
4 Bergamo Provinco Bergamo 115 700 loĝ.
5 Como Provinco Como 83 300 loĝ.
6 Varese Provinco Varese 82 200 loĝ.
7 Sesto san Giovanni Provinco Milano 80 700 loĝ.
8 Busto Arsizio Provinco Varese 80 000 loĝ.
9 Cinisello Balsamo Provinco Milano 74 200 loĝ.
10 Kremono Provinco Cremona 70 900 loĝ.

Ekonomio

Lombardujo, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.

Provincoj

La dekdu provincoj de Lombardujo estas Varese [vareze], Como [komo], Lecco [lekko], Sondrio [sondrjo], Milano [miLAno], Bergamo [bergamo], Pavio aŭ Pavia [pavia], Lodi [lodi], Kremono aŭ Cremona [kremona], Breŝo aŭ Brescia [breŝa], Mantova [mantova] kaj Monza [monca]. La provinco de Monza kaj Brianza jam estas oficiale aktiva, sed ĝiaj agadoj komenciĝos en 2009.

Aldonaj bildoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.regione.lombardia.it