Lomi Lomi Nui
Lomi Lomi Nui, ankaŭ nomata Lomi Lomi (Lomi "frotado", en nui "multe") aŭ Kahuna korpolaboro aŭ Tradicia havaja masaĝo, estas formo de masaĝo kiu originas el Havajo, Usono. En sia originala formo, ĝi similas al terapia korpolaboro prefere ol al masaĝo kaj celas trakti ne nur la korpon sed ankaŭ la animon. En Havajo ĝi estas parto de kuracado kiu krom siaj terapiaj uzoj, masaĝo estis parto de inicaj ritoj. Nuntempe, en la ŝtato Havajo, lomilomi estas terapia fako oficiale praktikata en iuj hospitaloj specialigitaj pri tradicia medicino kiel ekzemple la Waianae Coast Comprehensive Health Center. Laŭ la Kahuna vizio, la korpo estas formita de oniaj spertoj: ĝi reprezentas oniajn emociajn, intelektajn kaj spiritajn spertojn same kiel oniajn fizikajn.
La masaĝoj ofertitaj en la Okcidento kiel Lomi Lomi, aliflanke, ĉefe celas bonfartajn sesiojn.
En Germanio, Aŭstrio, Svislando, Danio la masaĝo nomiĝas ofte "Maŭri"-masaĝo). En Aŭstralio kaj Orienta Eŭropo ĝi estas konata kiel Lomi Lomi Nui, kiu estas miksaĵo de du stiloj. Aliaj Lomi-stiloj inkluzivas Romi kaj Mana Lomi. Tamen, por pure bonfartiga traktado, kelkaj diferencoj inter la stiloj estas tute duarangaj.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La duobligo de la vorto plifortigas ĉi tiun signifon. Nui signifas, interalie, grandan, gravan aŭ "ĉefan"[1]. Lomi Lomi Nui tial pli malpli tradukeblas kiel "granda, forta knedado" kiel termino por ĉi tiu speciala formo de masaĝo[2].
En la havaja lingvo, lomi signifas ion similan al frotado, knedado aŭ premado[3].
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Kvankam ne eblas resumi en kelkaj linioj tutan kulturon, tradicion kiu kombinas medicinon kun filozofio por trovi holisman sistemon de subteno por subteni la sanon kaj bonfarton, la masaĝo Lomi Lomi karakteriziĝas per siaj fluidaj, dancecaj movoj kiuj imitas la oceanajn ondojn, ĉi tiu tekniko trankviligas la menson kaj vigligas la korpon. Multe da oleo estas uzata, origine el la kukui- nukso.
Alia karakteriza trajto de ĉi tiu tekniko estas la uzo de "subkorpaj" movoj, kie la praktikistoj laboras inter la korpo kaj la tablo, kreante fluajn, ritmajn movojn de la manoj, kubutoj kaj antaŭbrakoj, similaj al danco. Praktikistoj moviĝas ritme ĉirkaŭ la masaĝtablo.
Ĉi tiu terapia masaĝo kombinas profundan histo-laboron, streĉadon, ekvilibron kaj energian harmoniigon kaj streĉadon plibonigas la moviĝeblon, liberigas fizikajn kaj emociajn blokadojn kaj restarigas la energiofluon "Mana" kiu en la havaja tradicio reprezentas vivofortan energion. Mana estas ankaŭ konata kiel prana (sanskrito, en Barato), chi (ĉina), lom (tajlanda), ci (japana), bio-elektromagneta kampo aŭ vivo-energio.
La intenseco de Lomi Lomi Nui povas varii, eĉ ene de traktado. Ĝi povas esti tre malrapida, milda, trankviliga kaj malstreĉiga, sed ankaŭ postulema, ritma kaj kortuŝa por liberigi profundajn streĉojn aŭ alporti novan energion en la korpon[4].
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- R.Makana Risser Chai, Nā Mo'olelo Lomilomi: the traditions of Hawaiian massage and healing, Bishop Museum press, Honolulu, Hawai’i, 2005.
- Nancy S. Kahalewai: Havaja Lomilomi-Masaĝo. Eld. Annette Köhler, 2006, ISBN 0-9677253-5-6 (germana traduko de Simone Kalla)
- R. Makana Risser Chai: Na Mo'olelo Lomilomi - La Tradicioj de Havaja Masaĝo kaj Resanigo. Bishop Museum Print, 2005, ISBN 1-58178-046-X
- Klaus Assmann: Lomi Lomi Nui - Die Tempelmassage aus Hawaii, eld. Aurum im Kamphausen, 2003, ISBN 3-89901-412-X
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Nui, Hawaian Dictionnaries
- ↑ (de) Sinnliche Berührungen für die pure Entspannung. Focus, la 8-an de Novembro 2013; Alirita la 20-an de Junio 2017.
- ↑ (en) Lomi: Hawaiian Dictionaries
- ↑ (de) Lomi-Lomi-Massage: Genuss für alle Sinne. Gala, la 17-an de Oktobro 2016; alirita la 20-an de Juni 2017.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La spirito malantaŭ lomi lomi, YouTube
- Kahuna masaĝo, YouTube
- Demonstra sesio de Kahuna masaĝo, YouTube