Lomnička (distrikto Stará Ľubovňa)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lomnička |
Lomnička | |
hungare: Kislomnic, germane: Kleinlomnitz | |
municipo | |
Ĉefa strato en Lomnička, ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj
| |
Oficiala nomo: Lomnička | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Situo | Lomnička |
- alteco | 615 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 15′ 02″ N 20° 34′ 05″ O / 49.25056 °N, 20.56806 °O (mapo) |
Areo | 9,5676 km² (956,76 ha) |
Loĝantaro | 2 754 (31.12.2011) |
Denseco | 287,85 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1294 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 065 03 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | SL |
NUTS | 526860 |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: obeclomnicka.sk | |
![]() |
Lomnička (hungare Kislomnic [kiŝlomnic], germane Kleinlomnitz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Malá Lomnica.
Situo[redakti | redakti fonton]
Lomnička situas en valo, fine de sakovojo el Podolínec. Tiu urbo troviĝas je 3, Stará Ľubovňa je 15 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1294 en formo "Lompnicha". En 1787 492 vilaĝanoj loĝis en 114 domoj, en 1828 1160 vilaĝanoj en 161 domoj. En 1813 kaj en 1887 incendioj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kislomnic 701 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 la germanoj deportiĝis, samtempe ciganoj alvenis.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino supozeble de 1300, en la 19-a jarcento ĝi klasikismiĝis