Lomnický štít

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lomnický štít
Lomnický štít vidata de Slavkovský štít
Lomnický štít vidata de Slavkovský štít
Alteco 2 632 m
Situo Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Vysoké Tatry (distrikto Poprad)
Montaro Altaj Tatroj
Geografia situo 49° 12′ N, 20° 13′ O49.1958320.21278Koordinatoj: 49° 12′ N, 20° 13′ O
Situo de Lomnický štít
Unua grimpo Robert Townson kun ĉiĉerono la 16-an de aŭgusto 1793
Mineraloj Granito
v  d  r
Information icon.svg

Lomnický štít (slovaka elparolo: /lɔm.ɲit͡s.kiː ʃciːt/; hungare Lomnici-csúcs; germane Lomnitzer Spitze /lom.nɪts.ɐ ʃpɪ.tsɐ/; pole Łomnica) estas, kun 2 632 metroj, la tria plej alta monto de Slovakio, de Tatroj kaj entute de Karpatoj, kvankam oni kredis ĝin ĝis la 19-a jarcento la plej alta.

La pinto Lomnický štít estas la sola en Altaj Tatroj alirebla per telfero. Danke al ĝi, stelobservejo kaj meteologia stacio estis instalitaj tie. Ĉi tiu havas la plej malaltan mezan jaran temperaturon en Slovakio: −3,2 °C.

Ĝi estas protektata kadre de la slovaka Tatra nacia parko kaj ĝia supreniro, relative malfacila, ĉefe per ĝia okcidenta muro, kiu estis surgrimpita nur en 1929, kutime postulas montaran ĉiĉeronon.

Nomo[redakti | redakti fonton]

En 1644, David Frölich, geografo, astronomo kaj matematikisto el Kežmarok kromnomis ĝin Vater germane, t.e. “patro”[1]. La tiamaj slovakoj[K 1] nomis ĝin Dedo, kio signifas “avo” en la slovaka. Oni ofte konfuzis la pinton kun la apuda Kežmarský štít; tiel en 1717, Georg Buchholtz uzis la latinan terminon Petra altissima kesmarkiensis kaj, en 1752, lia frato Jakob Buchholtz konfirmis tiun nomon uzante en la germana allerhöchster Kaisermärkerfels, kiu signifas “la plej alta roko de Kežmarok”. En 1780, la pinto aperas sub la nomo Königsberg aŭ “reĝmonto” sur mapo de la departemento Spiš verkita de Franciszek Florian Czaki, kio estas ekvivalento de Królowa Tatrzańska, “Tatra reĝino”, kiun oni trovas en la pola literaturo. Robert Townson, en 1793, bone distingas inter Kežmarský štít kaj Lomnický štít. La nuntempa nomo disvastiĝis en la 19-a jarcento kaj devenas de la vilaĝo Veľká Lomnica, en kies teritorio troviĝis la pinto ĝis 1947[1].

Asteroido malkovrita la 1-an de decembro 1980 de la ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos ricevis la nomon 3168 Lomnický Štít.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo, topografio[redakti | redakti fonton]

Vido de la pintoj de la grupo de Lomnický štít de Jahňací štít.
Sunleviĝo vidata de Tatranská Lomnica kaj telferaj stacioj
Detala mapo de pintoj vidataj de Slovakio

Lomnický štít situas en centro-nordo de Slovakio, en okcidento de la distrikto de Poprad, en la municipo Vysoké Tatry, 90 kilometrojn nord-okcidente de la dua plej granda urbo de la lando, Košice, kaj 250 kilometrojn nord-oriente de la ĉefurbo Bratislavo. La pola limo pasas naŭ kilometrojn okcidente kaj Krakovo troviĝas 100 kilometrojn norde.

Ĝi estas unu el la ĉefaj pintoj de la montoĉeno Altaj Tatroj kaj estis longe konsiderata kiel ĝia plej alta, superata nur de Gerlachovský štít (2 655 m), kiu estas sep kilometrojn for, kaj de ĝia krompinto Gerlachovská veža (2 642 m). La pinto, kiu havas formon de triflanka piramido kaj situanta ĉe la kruco de tri krestoj, superstaras la ĉirkaŭaĵojn. La unua kresto etendiĝas nordokcidenten en la direkto de Pyšný štít (2 621 m), de Malý Pyšný štít (2 590 m), de Spišský štít (2 481 m) kaj ira plu trans Baranie rohy (2 526 m), konsistigante la ĉefan kreston de Altaj Tatroj. La dua, al la nord-oriento, kondukas al Kežmarský štít (2 556 m) kaj finiĝas ĉe la pinto de Veľká Svišťovka (2 018 m). La tria, nomita kresto Lomnický (slovake Lomnický hrebeň) malsupreniras iom post iom suden[3]. Inter tiuj tri krestoj, la valoj Dolina Bielej vody, Skalnatá dolina kaj Malá Studená dolina enhavas plurajn glaciajn lagojn. La akceptata alteco de Lomnický štít estas 2 632 metroj[K 2].

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vido de la observejo Skalnaté pleso piede de Lomnický Štíť.

La meteologia stacio de Lomnický štít (alteco 2 635 m) estas la plej alta en Altaj Tatroj. Ĝi ekfunkciis en 1940 kaj, post interrompo fine de la Dua mondmilito, ĝi rekomencis mezuradi la 1-an de januaro 1947, post kiam ĝi neniam ĉesis mezuri. La stacio Skalnaté pleso (alteco 1 778 m) ekmezuradis en 1939. Inter la 80 meteologiaj stacioj en Slovakio, tiu de Lomnický štít mezuras la plej malaltan mezan jaran temperaturon, −3,2 °C[4], kaj ankaŭ la rekordojn de malalta monata meza temperaturo, −18,1 °C en februaro 1956, kaj de malalta tutjara averaĝo, −5,2 °C en 1956[5].

La plej alta temperaturo estas mezurata en julio ĉe Skalnaté pleso, sed ofte en aŭgusto ĉe la pinto. Oni tiel mezuras en julio 14,8 °C en Tatranská Lomnica (827 m) kaj 9,4 °C ĉe la stacio Skalnaté pleso (1 778 m) kaj en aŭgusto 3,6 °C ĉe la pinto de Lomnický štít (2 635 m). Proksimume 1 000 metrojn alte, 5 ĝis 10 tagoj jare havas tagan temperaturon super 25 °C; tiaj tagoj ne plu estas observataj super 1 800 m.[N 1][6].

Vintre, la mezurataj temperaturoj estas plej malaltaj januare, sed februare ĉe la pinto[6].

Precipitaĵoj pliiĝas kun alteco. Oni mezuras ĉe Skalnaté pleso 1 380 mm jare, sed 1 561 mm ĉe la pinto. Supre, tiuj precipitaĵoj plej ofte falas en formo de neĝo, per kiu la pinto estas kovrita pli ol 200 tagojn jare[6].

Klimato ĉe la observejo Lomnický štít (2 635 m)[4][K 3] Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) -8,2 -9,1 -6,6 -2,8 2,1 4,8 7,4 7,2 3,6 0,3 -4,4 -7,1 -8,1 -2,4 6,5 -0,2 -1,1
Averaĝa temp.C) -10,1 -11,2 -8,8 -5,1 -0,2 2,4 5 4,9 1,6 -1,5 -6,3 -9 -10,1 -4,7 4,1 -2,1 -3,2
Averaĝa plej malalta temp.C) -12 -13,2 -11 -7,3 -2,4 0,1 2,6 2,6 -0,5 -3,4 -8,1 -10,9 -12 -6,9 1,8 -4 -5,3
Frostaj tagoj (Tmin ≤ 0 °C) 31 27,8 30,9 29,4 22 14,8 7,8 7,3 15,2 21,7 28,2 30,8 89,6 82,3 29,9 65,1 266,9
Precipitaĵoj (mm) 118 120 99 126 120 187 188 142 91 93 129 148 386 345 517 313 1 561
Pluvaj tagoj (≥ 1 mm) 18 18,6 21,9 21,7 17,6 19,9 22 16,6 14 16 18,2 20,6 57,2 61,2 58,5 48,2 225,1


Klimato ĉe la observejo Skalnaté pleso (1 778 m)[K 3] Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa temp.C) -6,1 -6,6 -4,4 -0,8 4 8,1 10 9,7 6,3 3,2 -0,9 -3,2 -5,3 -0,4 9,3 2,9 1,6
Precipitaĵoj (mm) 82 70 81 103 128 194 208 159 96 84 88 87 239 312 561 268 1 380


Geologio[redakti | redakti fonton]

La monto havas alpan rokan reliefon konsistantan el granodiorito apartenantan al la geologia unuo Tatricum. Tiu geologia unuo ĉeestas en la tuta suda parto de la Altaj Tatroj kaj devenas de antaŭalpaj sedimentoj el la komenco de Paleozoiko ĝis Mezozoiko. Eroziaj deponaĵoj de Plejstoceno kaj Holoceno ĉeestas en la valoj. Tiuj sedimentoj estas alterne aluviaj kaj glaciaj, depende de klimataj cikloj[7].

Bestaro kaj plantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉamo (Rupicapra rupicapra tatrica) en Altaj Tatroj

Ĉar Lomnický štít estas unu el la plej altaj pintoj de la montaro, oni renkontas tie ĉiujn kvin kreskaĵajn etaĝojn ekzistantajn en Altaj Tatroj. La monteta etaĝo supreniras ĝis alteco je 1 300 metroj kaj konsistas el plantitaj piceaj arbaroj, kiuj anstataŭis originan fagan arbaron. Ĝin sekvas montara etaĝo inter 1 300 kaj 1 550 metroj konsistanta el piceoj, malmultaj arbedoj kaj forte disvolvintaj muskoj. La subalpa etaĝo, inter 1 550 kaj 1 850 metroj, konsistas el pinoj kaj multnombraj herboj. La alpa etaĝo etendiĝas inter 1 850 kaj 2 300 metroj, kie troviĝas alt-situaj herbejoj. La lasta etaĝo, ekde 2 300 metroj, estas la subneĝa etaĝo, kiu enhavas malriĉan plantaron, precipe likenojn[8]. En altaj alpaj herbejoj troviĝas nur 300 malsamaj specioj en la tutaj Tatroj kaj nur 40 ĉeestas super 2 600 metroj[K 4].

Oni trovas tie la tutan riĉecon de la alt-tatra bestaro, ekzemple ĉamo (Rupicapra rupicapra tatrica), marmoto (Marmota marmota latirostris), bruna urso (Ursus arctos), lupo (Canis lupus), linko (Lynx lynx), sovaĝa kato (Felis sylvestris) kaj ordinara vipero (Vipera berus).

Historio[redakti | redakti fonton]

Portreto de Robert Townson, kiu determinis la relativan alton de Lomnický štít kompare kun Kriváň.

La unua supreniro al Lomnický štít okazis ekde Medené lávky. Ĝin plenumis la botisto kaj minista amatoro Jakub Fábry en la jaroj 1760-1790[9].

La unuan oficiale enskribitan grimpon faris la 16-an de aŭgusto 1793 ekde Malá Studená dolina la kuracisto, natursciencisto kaj skota vojaĝanto Robert Townson dum vojaĝo, kiun li plenumis en la landoj de la Aŭstra imperio. Per aerprema metodo, li determinis kun nur malgranda eraro la altecon de Lomnický štít: li kalkulis 2 882 jardojn (2 644 metrojn), kio estas nur 12-metra eraro kompare kun la plej freŝdataj mezuroj[K 5]. La unua vintra grimpo estis plenumita de Theodor Wundt kaj Jakob Horvay en 1891[10].

Ĉar oni faris nur vidajn observojn, Lomnický štít konkuris por la stato de plej alta pinto de Altaj Tatroj kun Kriváň, kiu superregas la pejzaĝon okcidente, ĝis la jaro 1793, kiam oni prave determinis, ke Lomnický štít estas la pli alta, sed ankaŭ erare konkludis, ke ĝi estas la plej alta pinto de la montaro:

Mi decidis supreniri la pinton Lomnitz, la plej altan en la tuta Karpata montaro[11].

La relativan altecon inter la du montoj determinis Robert Townson:

Mia barometro daŭre bone funkciis kaj montris, ke la alteco de ĉi tiu monto estas 2 781 jardoj super marnivelo, kaj 1 888 jardoj super la vilaĝo Vasetz; do Krivan estas iomete malpli alta ol la pinto Lomnitz[12].
Mapo el 1865, sur kiu Lomnický štít (8 328 piedoj) estas markita kiel la plej alta pinto de Altaj Tatroj.

La arbaristo Ludwig Greiner determinis en 1838 per triangulado, kun nur 13-metra mezureraro, la alton de la ĉefaj pintoj de Altaj Tatroj kaj korektis la eraron, pro kiu oni kredis Lomnický štít la plej alta pinto[13]. Liajn rezultojn formale konfirmis studo de la aŭstra armeo en 1868. Ili tamen estis ĝenerale validigitaj nur post la eldono de nova serio de oficialaj mapoj de Mezeŭropo de la armea geografia instituto de Vieno ĉirkaŭ 1875[14][15].

Komence de la 20-a jarcento, Lomnický štít fariĝis celo por montogrimpistoj, ĉefe ĝia okcidenta muro, kiu estis surgrimpita nur en 1929[10]. En tiu periodo ankaŭ aperis la unuaj projektoj de telfero sur la ĉefaj pintoj de la Altaj Tatroj, inter kiuj nur tiu de Lomnický štít estis realigita. La planoj estis verkitaj de la slovaka arkitekturisto Dušan Jurkovič kun komenco proksime de Grand Hotel Praha en Tatranská Lomnica kaj du survojaj stacioj (Štart kaj Skalnaté pleso)[16]. La laboroj komenciĝis en 1936 por la sekcio inter Tatranská Lomnica kaj Skalnaté pleso, sed ili malrapidiĝis pro la klimataj kondiĉoj kaj la politikaj ŝanĝoj, tiel ke en 1940 la slovaka ŝtato mem kompletigis la duan sekcion inter Skalnaté pleso kaj la pinto[N 2]. Ekde 1941, la unua sekcio estis uzata por transporti la konstrumaterialon por la observejo Skalnaté pleso. La 27-an de januaro 1945, la retretanta germana armeo provis sensukcese detrui la instalaĵojn de Lomnický štít, precipe la observejon inaŭguritan du jarojn antaŭe[17].

Meteologia stacio estis instalata inter 1954 kaj 1955, kaj inter 1957 kaj 1962 oni konstruis observejon ĉe la pinto de la monto. En 1963, la konstruaĵoj de Skalnaté pleso kaj la survoja stacio inter Tatranská Lomnica kaj Skalnaté pleso estis deklaritaj kultura monumento. La 5-an de septembro 1973, akcidenta rompiĝo de telfera kablo inter Tatranská Lomnica kaj Skalnaté pleso kaŭzis falon de la budo numero 1, 130 metrojn antaŭ la lasta stacio, kaŭzante la morton de unu homo. La telfero ekfunkciis denove nur la 15-an de februaro 1975. Tiu akcidento montris la bezonon de modernigo de la du sekcioj de la telfero. La renovigita supera parto estis inaŭgurita dum la somero de la jaro 1989. En 1999, la unua sekcio de la telfero estis forlasita. Ĝi estis konkurencata ekde la fino de la 1970-aj jaroj de alia kablovojo, kiu ankaŭ kaŭzis mortan akcidenton en 1992 kaj estis renovigita post ĝi[18].

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Observejoj[redakti | redakti fonton]

Vido de la observejo ĉe la pinto

Stelobservejo troviĝas sur la pinto de Lomnický štít kaj dua apud Skalnaté pleso. Ambaŭ estas administrataj de la Astronomia instituto de la Slovaka akademio de la sciencoj.

La observejo Skalnaté pleso estis inaŭgurita en 1943. Ĝi estas ekipita per 61-centimetra fotografa teleskopo kun spegulo uzata ĉefe por fotometrio de asteroidoj kaj de 0,6-metra teleskopo por fotometrio de diversaj tipoj de steloj. En la konstruaĵoj de la obsevejo troviĝas ankaŭ meteologia stacio administrata de la Terfizika instituto de la Slovaka akademio de la sciencoj[19].

Ĉe la pinto, dua observejo specialiĝas pri studado de la Suno, precipe pri koronografio. Oni trovas tie ankaŭ neŭtrondetektilon de la astrofizika sekcio de la Instituto de eksperimenta fiziko de Košice[20] kaj meteologon de la Slovaka instituto pri akvometeologio[9].

Grimpado[redakti | redakti fonton]

Male al Kriváň, neniu markita turisma vojo gvidas al la pinto de Lomnický štít. Pro tio, montara ĉiĉerono estas deviga, alie oni povas ricevi monpunon. Aldone, orientiĝo ne estas ĉiam facila. La kutima itinero komenciĝas de Lomnické sedlo kaj supreniras ĝis Lomnická kopa, kie oni poste sekvas la kreston. Tio estas la plej malfacila parto de la vojo, kie uzo de pikilhavaj ŝuoj kaj ĉenoj estas necesa, sed ĝi tamen estas alirebla por ĉiu homo kun bona sanstato.

Alia itinero por atingi la pinton estas ebla sed pli malfacila; ĝi komenciĝas de Malá studená dolina ĝis la kabano Téryho chata. Aliaj vojoj eblas por montogrimpistoj, kelkaj relative facilaj, aliaj vere malfacilaj[9].

Infrastrukturoj[redakti | redakti fonton]

Telfera budo inter Skalnaté pleso kaj la pinto

Lomnický štít estas la sola pinto de Altaj Tatroj alirebla per telfero. Ĝi estas 1 872 m longa kaj ebligas atingi la pinton je 2 632 m ekde Skalnaté pleso, kiu mem estas 1 764 m alta[21]. Skalnaté pleso estas komenco de skivojo kaj estas alirebla per malgranda telfero kaj seĝa telfero. Nur tien-reenaj biletoj estas vendataj por iri al la pinto[22] kaj la restado supre estas limigita je 50 minutoj pro la enhaveco de la telfero. Ĝi povas kunpreni nur 15 personojn por naŭminuta veturo, do 50 personojn ĉiuhore.

Trinkakvo ne estas disponebla supre kaj devas esti transportata de Skalnaté pleso. Elektro estas provizata per 10-kilovolta kablo, kiu ebligas interalie funkciigi la elektran centran hejtadon de la observejon, instalitan tie fine de la 1980-aj jaroj. La tutjare funkcianta hejtado estis antaŭe provizata per bruligado de koakso. Tie troviĝas ankaŭ malgranda bufedo por turistoj[9]. Televida anteno staras sur la pinto ekde 1957[23].

Media protektado[redakti | redakti fonton]

Lomnický štít troviĝas en la slovaka Tatra nacia parko. Krome, la pinto konsistigas limon de tri naciaj naturrezervejoj kreitaj en 1991: Dolina Bielej vody (16 611 100 m2), Skalnatá dolina (10 690 500 m2) kaj Studené doliny (22 224 100 m2). Tiuj tri rezervoj apartenas al kvinagrada protektozono, en kiu la protekta organizo, ĉi-kaze la administrejo de la Tatra nacia parko, povas malpermesi ĉian homan agadon[24][25][26]. Pro tio, neakompanataj turistoj aŭ tendumantoj povas ricevi monpunon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lomnický štít en la franca Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datumoj por la periodo 1961-1990
  2. En 1938, la pinto estis ankoraŭ neĝkovrita en aŭgusto kaj konstruado povis okazi nur dum 29 tagoj en tiu sezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Lomnici-csúcs leírása (hungare). Budapesti Műszaki és Gazdaságtudományi Egyetem. Alirita 2015-11-09.
  2. 3168 Lomnicky Stit (1980 XM) (angle). JPL Small-Body Database Browser. Alirita 2015-11-09.
  3. (1996) Tatry 1:65000. MAPA Slovakia. ISBN 80-88716-14-4.
  4. 4,0 4,1 Lomnický štít (2635m) (angle). WeatherOnline. Alirita 2015-11-09.
  5. Róbert Čeman. Slovenská Republika: Zemepisný atlas (slovake). MAPA Slovakia. ISBN 8080671389.
  6. 6,0 6,1 6,2 Klimatické pomery Slovenskej republiky (slovake). Slovenský hydrometeorologický ústav. Alirita 2015-11-09.
  7. Geologická mapa SR M 1:50 000 (slovake). Štátny geologický ústav Dionýza Štúra. Alirita 2011-07-04.
  8. The High Tatras - Plant life (angle). Alirita 2010-12-15.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Igor Strhárský. Lomnický štít (slovake). Alirita 2015-11-10.
  10. 10,0 10,1 Mikuláš Argalács, Dominik Michalík (2003). Lomnický štít (slovake). Pro Region Slovakia. Alirita 2010-07-24.
  11. TOWNSON, Robert. (1797) Travels in Hungary with a Short Account of Vienne in the Year 1793 (angle), p. 358.
  12. TOWNSON, Robert. (1797) Travels in Hungary with a Short Account of Vienne in the Year 1793 (angle), p. 377.
  13. Ludwig Greiner (1839). “Die Gerlsdorfer Spitze als die höchste Gebirgshöhe der Karpathen”, Gemeinnützige Blätter zur Belehrung und Unterhaltung (de) (73). Alirita 2015-11-10.. 
  14. Július Burkovský, Igor Viszlai. Ľudovít Greiner (1796 - 1882) (slovake). Lesy SR. Alirita 2015-11-10.
  15. SCHLACHER, Josef. (1875) General-Karte von Mittel-Europa. In 12 Blättern (germane).
  16. (2007) Cultural Heritage of Slovakia, Technical Monuments (angle). Dajama.
  17. Tatranská Lomnica - Lomnický Štít (ĉeĥe). Alirita 2015-11-11.
  18. Soňa Pacherová (2010-04-10). Lanovka na Lomnický štít bola svetovou rekordérkou (slovake). Alirita 2015-11-11.
  19. Observatórium Skalnaté Pleso (slovake). Slovenská akadémia vied. Alirita 2015-11-11.
  20. Observatórium Lomnický Štít (slovake). Slovenská akadémia vied. Alirita 2015-11-11.
  21. Doprava v Tatrách (slovake). Destinacie.sk. Alirita 2015-11-11.
  22. Cenník LETO (slovake). Vysoké Tatry. Alirita 2015-11-11.
  23. Lomnický štít (slovake). Alirita 2015-11-11.
  24. Národná prírodná rezervácia Dolina Bielej vody (slovake). Štátny zoznam osobitne chránených častí prírody SR. Alirita 2015-11-11.
  25. Národná prírodná rezervácia Skalnatá dolina (slovake). Štátny zoznam osobitne chránených častí prírody SR. Alirita 2015-11-11.
  26. Národná prírodná rezervácia Studené doliny (slovake). Štátny zoznam osobitne chránených častí prírody SR. Alirita 2015-11-11.
  • Referencoj el la verko Daniel Kollár; Ján Lacika, Roman Malarz. (1998) Slovensko-Padoľské Tatry (slovake). Dajama, p. 354 . ISBN 80-967547-2-6.
  1. p. 111
  2. p. 11
  3. 3,0 3,1 p. 25
  4. p. 27
  5. p. 112

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.