Moskva Ŝtata Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lomonosova Universitato)
Moskva Ŝtata Universitato
La Ĉefkonstruaĵo de Moskva Ŝtata Universitato
publika universitato
moto Наука есть ясное познание истины, просвещение разума

Scientia est clara cognitio veritatis, illustratio mentis Scienco estas klara scio pri la vero, kleriĝo de la menso

Informoj
fondodato 12-a de januaro[jul.]/ 23-a de januaro 1755[greg.]
fondinto(j) Miĥail LomonosovIvan Ŝuvalov vd
speco Publika esplora universitato
Situo
Geografia situo 55° 42′ 9″ N, 37° 31′ 50″ O (mapo)55.702537.530555555556Koordinatoj: 55° 42′ 9″ N, 37° 31′ 50″ O (mapo)
lando Ruslando
urbo Moskvo
poŝtkodo 119991
Estraro
gvidanto Wiktor Antonowitsch Sadownitschi (de) Виктор Садовничий
Nombroj
nombro de studentoj ĉ. 38 000
nombro de kunlaborantoj ĉ. 10 800
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• LIGO Scientific Collaboration vd
filiita al
• Asocio de Profesiaj Lernejoj de Internaciaj Aferoj vd
Moskva Ŝtata Universitato (Moskvo)
Moskva Ŝtata Universitato (Moskvo)
DEC
Moskva Ŝtata Universitato
Moskva Ŝtata Universitato
Map
Moskva Ŝtata Universitato
vdr

La Moskva Ŝtata Universitato Lomonosov (ruse Московский государственный университет имени М. В. Ломоносова, Moskóvskij gosudárstvennij universitét ímeni M. V. Lomonósova), antaŭ fama kiel Lomonosov UniversitatoMŜU (ruse: университе́т Ломоно́сова, Universitét Lomonósova; ruse: МГУ, MGU), estas la plej granda universitato de Rusio. Fondita en jaro 1755, ĝi ankaŭ estas la plej malnova universitato de Rusio kaj havas la plej altan universitatejon de la mondo. En la universitato lernas 36,000 de studentoj, 5,000 de aspirantoj, doktorantoj kaj konkursantoj. 10,000 de instruistoj kaj profesoroj instruas en la universitato. Ĝia rektoro estas Viktor Sadovniĉij. En 1940 la universitato estis renomata honore al unu el siaj fondintoj: nome Miĥail Lomonosov. Ĝis nun ĝi produktis 11 nobel-premiitojn.

Ĝi lokiĝas ĉefe ĉe metrostacio Universitet kaj situas en la okcidenta administra arondismento. En Moskvo ekzistas konsiderinda nombro da pliaj universitatoj, parte ankaŭ ŝtataj.

La Ĉefkonstruaĵo de Moskva Ŝtata Universitato (ruse Главное здание МГУ) estas la centra konstruaĵo en la universitata komplekso de Moskva Ŝtata Universitato sur Pasero-Monteto. Ĝi estas la plej alta el la sep stalinismaj nuboskrapuloj: alteco - 183,2 metroj (kun la spajro - 240 m), nombro da etaĝoj de la centra konstruaĵo - 32. La alteco de la bazo estas 194 metroj super la marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Moskva Ŝtata Universitato.

La Moskva Ŝtata Universitato estas la plej malnova rusia universitato. Ĝi estis fondita en jaro 1755. Fondo de la universitato en Moskvo fariĝis ebla danke al agado de la unua rusia akademiano Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov (1711-1765). En jaro 1940, dum festado de la 185-jara jubileo, al la universitato estis proprigita la nomo de M.V. Lomonosov.

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]