Lomoviejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lomoviejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47494
Demografio
Loĝantaro 165  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 4° 55′ U (mapo)41.148888888889-4.9172222222222Koordinatoj: 41° 9′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 766 m [+]
Areo 27,68 km² (2 768 ha) [+]
Lomoviejo (Provinco Valadolido)
Lomoviejo (Provinco Valadolido)
DEC
Lomoviejo
Lomoviejo
Situo de Lomoviejo
Lomoviejo (Hispanio)
Lomoviejo (Hispanio)
DEC
Lomoviejo
Lomoviejo
Situo de Lomoviejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lomoviejo [+]
vdr

Lomoviejo [lomoBJEĥo] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.

Lomoviejo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 178 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 76 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 18 km de Medina del Campo kaj limas kun municipoj Fuente el Sol, Ataquines, Muriel de Zapardiel kaj Moraleja de Matacabras. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Inter Fuente el Sol kaj Lomoviejo estas lageto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de 15-a al 16-a jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]