Distrikto de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el London County Council)
Distrikto de Londono
la administrejo en Lambeth
la administrejo en Lambeth
la administrejo en Lambeth
historic county of the United Kingdom • eksa administra teritoria unuo • administrative county • ceremonia kantono de Anglio • county council area

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso establita la 21-an de marto 1889
malfondita la 1-an de aprilon 1965
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
urbo Londono
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 0° 6′ U (mapo)51.5155-0.092199999999991Koordinatoj: 51° 31′ N, 0° 6′ U (mapo) [+]
la 29 urbodistriktoj
la 29 urbodistriktoj
Distrikto de Londono (Anglio)
Distrikto de Londono (Anglio)
DEC
Distrikto de Londono
Distrikto de Londono
Situo de la distrikto en Anglio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo County of London [+]
vdr

La Distrikto de Londono (angle County of London) estis distrikto de Anglio de 1889 ĝis 1965, egalrilatante al la areo konata hodiaŭ kiel Interna Londono. Ĝi estis kreita kiel parto de la ĝenerala enkonduko de elektita distrikta registaro en Anglio, per la Loka Administracio-Leĝo de 1888. Per la leĝo kreiĝis administra Distrikto de Londono, kiu inkludis ene de sia teritorio la plej centran urbodistrikton, nomatan City. Tamen, la City de Londono kaj la Distrikto de Londono formis apartajn ceremoniajn distriktojn por "ne-administraj" celoj. La registaro por la distrikto estis la London County Council, "konsilio pri la distrikto Londono", kiu komence elfaris nur limigitan vicon da funkcioj, sed akiris pliajn potencojn dum sia 76-jara ekzisto.

En 1900, la civilaj paroĥoj kaj distriktokomisionoj membraj en la distrikto estis anstataŭigitaj kun 28 novaj "metropolaj urbodistriktoj". La teritorio de la Distrikto de Londono estis 303,12 km² en 1961. Dum ĝia ekzisto ekzistis longperspektiva malkresko en populacio kiam pli da loĝantoj moviĝis en la eksterajn antaŭurbojn; ekzistis periodaj recenzoj de la lok-administraciaj strukturoj en la areo de pli granda Londono kaj pluraj malsukcesaj provoj vastigi la limojn de la distrikto. En 1965, la Leĝo pri Londona Registaro 1963 anstataŭigis la distrikton kun la multe pli granda administra areo Granda Londono.

Divido[redakti | redakti fonton]

En 1900, dek unu jarojn post ĝia fondo, la Distrikto de Londono dividis en 28 "metropolaj urbodistriktoj". Jen ili numeriĝis kiel en la mapo de la informkesto dekstre:

"metropola urbodistrikto"

nuna(j) urbodistrikto(j)

mapa numero

City of London * City (Londono) 1
Battersea Wandsworth 28
Bermondsey Southwark 8
Bethnal Green Tower Hamlets 6
Camberwell Southwark 10
Chelsea Kensington and Chelsea 29
Deptford Lewisham 11
Finsbury Islington 4
Fulham Hammersmith and Fulham 25
Greenwich Greenwich 14
Hackney Hackney 16
Hammersmith Hammersmith and Fulham 24
Hampstead Camden 20
Holborn Camden 3
Islington Islington 18
Kensington Kensington and Chelsea 23
Lambeth Lambeth 27
Lewisham Lewisham 12
Paddington Westminster 22
Poplar Tower Hamlets 15
Shoreditch Hackney 5
Southwark Southwark 9
St Marylebone Westminster 21
St Pancras Camden 19
Stepney Tower Hamlets 7
Stoke Newington Hackney 17
Wandsworth Lambeth, Wandsworth 26
Westminster Westminster 2
Woolwich Greenwich, Newham 13

* ne "metropola urbodistrikto"