Longa Maks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
38-cm "Longa Maks" de Koekelare, la plej granda monda kanono en 1917th.
Longa Maks, ie ĉe la okcidenta fronto.

Longa Maks (germane: Langer Max, france Max-le-long, nederlande: Lange Max), estis la kromnomo de grandega germana kanono (tipo 38cm SK L/45 Max) kiu dum la Unua Mondmilito estis i.a. uzata por pafado de la nordfranca havenurbo Dunkerque. Troviĝis tia kanono en arbaro de la kvartalo Leugenboom en la belga komunumo Koekelare. Ĝi estis ero de la Pommern-Baterio. La kanono konstruiĝis dum la jaroj 1915-1916, sed ĝi nur estis uzata ekde 1917.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La kanono en Koekelare ricevis la kromnomon Longa Maks (Lange Max en loka lingvo), laŭ la antaŭnomo de vic-admiralo Maximilian Rogge, kiu respondecis pri la adapto de la kanono al surtera uzo. Ĝi ofte konfuziĝas kun Dika Bertha, alia germana kanono, ankaŭ produktita de la firmao Krupp.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Longa Max havis pezon de 75.000 kg en longecon de 17,50 metroj. Tiam estis la plej granda kanono de la milithistorio. Ĝi estis muntita sur afusto, permesanta pafangulon de 157°. Pafdistanco estis ĝis 75 kilometroj. Pafaĵoj havis diametron de 0,38 m, longecon de 1,80 ĝis 2,10 m kaj pezon de 750 kg.

Celo[redakti | redakti fonton]

Longa Maks ĉefe celis Dunkerque. Trafante tiun urbon la germanoj esperis demoralizi la frontsoldatojn. Simila, malpli granda kanono jam en 1915 funckiis en Klerken, sed ĝi detruiĝis en la sama jaro.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Longa Maks unuafoje pafis je la 27-a de junio 1917. En tiu tago 47 ubusoj trafis Dunkerque kaj ĝian ĉirkaŭajon. La pafaĵoj bezonis 90 sekundojn por atingi la celon. La unua obuso detruis la kazinon de Malo-les-Bains, kie troviĝis brita komandejo. Estis 11 mortintoj kaj 13 vunditoj.

Entute Dunkerque ricevis 32 pafadojn kaj 411 obusojn el Koekelare. Estis 114 mortintoj kaj 185 vunditoj. Longa Maks celis ankaŭ aliajn lokojn: Veurne, Koksijde, Alveringem, Fortem, Bergues kaj Klein-Leisele. La eksplodoj de la kanono senteblis ĝis Torhout kaj eĉ Oostende. En Koekelare multaj domoj difektiĝis.

La aliancanaj aviadiloj vane serĉis la kanonon. En 1918, antaŭ sia fuĝo, la germanoj klopodis detrui la kanonon, sed ne sukcesis.

Inter la mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Post la Unua Mondmilito la kanono iĝis turisma allogaĵo. Belgoj, sed ankaŭ germanoj, britoj, francoj kaj nederlandanoj scivolemis pri Longa Maks. La interesiĝo estis lerte ekspluata. Milit-invalidoj staris ĉe la enirejo, vendis poŝtkartojn kaj memoraĵojn, kaj proponis gvidadon.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En la printempo de 1941 la germanoj per eksplodiloj dispecigis la kanonon. La loĝantaro antaŭe ricevis instrukcion malfermi ĉiujn pordojn kaj fenestrojn. La metalaj restaĵoj de Longa Maks per speciale konstruita fervojo estis transportitaj al la stacidomo de Eernegem kaj poste al Germanio, por refandiĝo.

Post la militoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1969 venis propono por meti memorstonon; tiu ideo realiĝis nur en 1978. En 1997 estis fondita laborgrupo Lange Max, en 1998 la laborgrupo aĉetis la farmbienon kiu donis aliron al la kanono kaj en 2000 malfermiĝis pacmuzeo. En 2014 malfermiĝis tute nova muzeo kiu montras la historion de Longa Maks kaj kiu ilustras la germanan flankon de la Unua Mondmilito. Eblas viziti la fundamenton de Longa Maks kaj subterajn bunkrojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Seys, R. kaj Commeine, L. (2002) Lange Max – Het groot kanon van Leugenboom. Koekelare, Devriendt.