Longavosta kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longavosta kormorano
Longavosta kormorano
Longavosta kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. africanus
Phalacrocorax africanus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Microcarbo africanus - MHNT
קורמורן קנים

La Longavosta kormorano (Microcarbo africanusaŭ antaŭe Phalacrocorax africanus), konata ankaŭ kiel Karekseja kormoranoAfrika kormorano laŭ la latina scienca nomo, estas birdo de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj. Ili reproduktiĝas en multe el Afriko sude de Saharo, kaj en Madagaskaro. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj sed entreprenas kelkajn sezonajn movojn.

Tiu estas komuna kaj disvastigata specio, kaj ne estas konsiderata minacata. Ili reproduktiĝas en nesalakvaj humidejoj aŭ trankvilaj marbordoj. La ino demetas 2 al 4 ovojn en nesto en arbo aŭ surgrunde, normale kaŝite el vido per longaj herboj.

Tiu estas malgranda kormorano 50–55 cm longa kaj kun enverguro de 85 cm. Ĝi estas ĉefe nigra, kun verdeca irizeco, en la reprodukta sezono. La flugilkovriloj estas arĝentecaj. Ĝi havas longecan voston, mallongan kapokreston kaj ruĝan aŭ flavan vizaĝan makulon. La beko estas flava.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nereproduktantaj plenkreskuloj kaj junuloj estas pli brunaj, kun blanka ventro. Kelkaj sudaj rasoj retenas la kreston la tutan jaron.

La Longavosta kormorano povas plonĝi ĝis konsiderindajn profundojn, sed kutime manĝas en neprofunda akvo. Ili ofte alportas predon al la surfaco. Ili kaptas ampleksan varion de fiŝoj. Tiuj afrotropisaj birdoj preferas malgrandajn malrapide moviĝantajn fiŝojn, kaj tiujn kun longaj kaj ŝpinilajn formojn, kiaj mormiredoj, katfiŝoj, kaj cikledoj. Ili malpli ofte manĝas ankaŭ soleojn (kiuj povas esti gravaj en ties dieto surloke), ranojn, akvajn senvertebrulojn, kaj malgrandajn birdojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]