Longkrura emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longkrura emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. alcoveri
Emberiza alcoveri
(Rando, Lopez, kaj Segui, 1999)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emberiza alcoveri.jpg
Emberiza alcoveri

La Longkrura emberizo (Emberiza alcoveri) estis jam formortinta nefluganta birdospecio de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj. Ĝi estis distingebla pro siaj longaj kruroj kaj mallongaj flugiloj, kaj ili loĝis en Kanarioj. Ĝi estas unu el la malmultaj neflugaj Paserinoj konataj al la scienco, el kiuj estas jam formortintaj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Flava emberizo (Emberiza citrinella), proksima parenco de la Longkrura emberizo

Tiu emberizo apartenas al la genro Emberiza, kaj ties plej proksima parenco estas ŝajne la Kabanisa emberizo (E. cabanisi) kaj la Flava emberizo (E. citrinella).[1] Emberiza estas genro ene de la emberiza familio de Emberizedoj, kiu formiĝas el malgrandaj, semomanĝantaj birdoj kun distingaj bekoformoj.[2] La latina scienca nomo, alcoveri, estas honora al J. A. Alcover, kiu kontribuis al konado de fosilia faŭno kaj ties informado.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La holotipo de Longkrura emberizo estas parto de skeleto. Oni trovis ankaŭ aliajn sep asociatajn skeletojn.[3] La ostoj konserviĝas en la Universitato de La Laguna, en Tenerife. Tiu specio estis distingebla el aliaj emberizoj ĉar ĝi estis la plej granda specio de Emberiza kaj havis plej longajn krurojn, pli mallongajn flugilojn kaj diferencformajn bekojn. Tiuj karakteroj indikas ke la Longkrura emberizo estis surgrunda vivanto kaj plej verŝjane nefluga. Tio konvertigas ĝin en unu el la malmultaj konataj neflugaj Paserinoj, el kiuj aliaj estus la Troglodito de Insulo Stephens (Xenicus lyalli) kaj la Longbeka troglodito (Dendroscansor decurvirostris). Ambaŭ el tiuj trogloditoj estas formortintaj. Tiu emberizo probable estis ĉiomanĝanta, kiel la aliaj specioj de sia genro. Ĝi ŝajne manĝis semojn kaj senvertebrulojn. Tamen pro la diferencforma beko, pli fortaj semoj povus esti inkluditaj en ties dieto.[1]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Longkrura emberizo estis indiĝena de Kanarioj. La ostoj de tiu specio estis trovataj nur en la vulkana kavo Cueva del Viento, de la insulo de Tenerife. Aliaj specioj kiuj vivis ĉe tiu emberizo estis variaj birdoj, mamuloj kaj lacertoj. Tiu specio ŝajne loĝis en la Laŭrarbaro de transira arbaro, kie estu manĝodisponeblo kaj la herba tavolo estu protektilo kontraŭ elaeraj predantoj.[1]

Formorto[redakti | redakti fonton]

La Longkrura emberizo vivis en Kanarioj dum la supra Plejstoceno al Holoceno. Homoj alvenis tien antaŭ ĉirkaŭ 2,000 jaroj, kaj alportis kun ili invadajn speciojn kiaj kaproj, porkoj, katoj kaj ŝafoj. La eŭropanoj, alveninte, damaĝis la landon eĉ plie, enmetante ratojn en la insulojn kaj kultivante la teron. La Longkrura emberizo estis enportata en la formorton pro tiuj invadaj specioj kaj pro la detruo de ties habitato.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (February 1999) “A NEW SPECIES OF EXTINCT FLIGHTLESS PASSERINE”, The Condor 101 (1), p. 1–13. doi:10.2307/1370440. Alirita 2008-08-01.. 
  2. Baptista, Luis F.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 210–212. ISBN 1-85391-186-0.
  3. Fossil records for the family Finches and Allies. KPN.com. Alirita 2008-08-01.