Bastogne [basTONje] (nederlandeBastenaken, germaneBastenach, luksemburge: Baaschtnech) estas municipo en la plej sud-orienta provinco Luksemburgo de Belgio, nome unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Bastogne ricevis la titolon en 1332. Komence de januaro 2016 ĝi havis 15 580 loĝantojn.
Dum la batalo de Ardenoj de la dua mondmilito akra rezistado, partikulare ĉirkaŭ la ŝlosila urbo Bastogne, kaj tereno kiu favoris al la defendantoj prokrastis la progreson de la nazia ofensivo. La aliancanaj plifortigoj, inklude la Trian Armeon de la generalo Patton, kaj pli bonaj veterkondiĉoj — kio permesis aeratakojn kontraŭ la germanaj fortoj kaj iliaj liverlinioj — certigis la malsukceson de la nazia ofensivo.