Longviva pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longviva pino
Granda longviva pino, montrante kaj vivantajn kaj mortajn sekciojn. Tiu pino troviĝas laŭlonge de la metuŝelaĥ-vojo, fama bosketo de grandaĝaj pinoj, Blanka Montaro, Kalifornio.
Granda longviva pino, montrante kaj vivantajn kaj mortajn sekciojn. Tiu pino troviĝas laŭlonge de la metuŝelaĥ-vojo, fama bosketo de grandaĝaj pinoj, Blanka Montaro, Kalifornio.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Ducampopinus
Pinus longaeva
D.K.Bailey
Konserva statuso
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La longviva pino (Pinus longaeva)[1] estas longvivanta arbospecio trovebla en la pli altaj montaroj de sudokcidenta Usono. La specio estas unu el la tri proksime parencaj arboj angle konataj kiel bristlecone pines kaj estas ankaŭ kelkfoje angle nomata intermountainwestern bristlecone pine [2] . Unu individuo de tiu specio, konata kiel "Metuŝelaĥ-arbo", estas la plej maljuna neklona organismo en la mondo.

La scienca latina nomo longaeva signifas "grandaĝa".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Detalo de strobilo de longviva pino, Snek-Montaro, Nevado.
Juna ŝoso, kun 5-pinglaj aroj, en Longviv-pina Arbaro.

Tiu mezgranda arbo atingas alton de 5 al 15 metroj kaj trunkodiametron de 2,5 al 3,6 metroj. La ŝelo estas hele oranĝkolora-flava, maldika kaj skameca je la bazo de la trunko. La folioj ('pingloj') estas kvinope faske aranĝitaj, fortaj, 2,5 al 4 cm longaj, malhele verdaj al bluaj-verdaj je la ekstera surfaco, kun stomoj limigitaj al hele blanka strio je la internaj surfacoj. La folioj prezentas la plej longan persiston pri iu ajn planto, kun iuj restantaj verdaj dum 45 jaroj. Tiuj maljunaj arboj havas nodecan kaj kriplarban aspekton, speciale tiuj trovitaj je altaj altitudoj[3] kaj havas ruĝ-brunan ŝelon kun profundaj sulkoj [4]. Kiam la arbo pliaĝas, multo de ĝia kambiuma tavolo povas morti. En tre maljunaj specimenoj, ofte nur mallarĝa strio de vivanta histo ligas la radikojn al kelke da vivantaj branĉoj.

La strobiloj estas ovoidaj-cilindraj, longas de 5 al 10 cm kaj larĝas de 3 al 4 cm kiam fermitaj, komence verdaj aŭ purpuraj, maturiĝantaj oranĝkolore-brune kiam ili aĝas 16 monataj, kun multnombraj maldikaj, rompiĝemaj skvamoj, ĉiu skvamo kun speco de pikaĵo kiu longas de 2 al 5 mm. La strobiloj malfermiĝas al larĝo de 4 al 6 cm kiam maturaj, liberigantaj la semojn tuj post malfermiĝo. La semoj longas 5 mm, kun flugilo de 12 al 22 mm; ili plejofte estas vente dissemitaj, sed iuj ankaŭ estas disvastigitaj per la kolumbia nucifrago.

La longviva pino diferencas de arista pino (Pinus aristata) pri la pingloj de P. longaeva kiuj ĉiam havas du rezinaj kanaletojn, kaj tiuj ĉi ne estas interrompitaj, do ne ĉeestas la karakterizaj blankaj rezino-makuletoj aperantaj sur la pingloj de arista pino. Longviva pino diferencas de balfur-pino ( Pinus balfouriana ) ĉar la strobilaj pikaĵoj de longviva pino longas pli ol 2 mm, kaj la konusoj havas pli rondan ( ne konusan ) bazon. La verdaj pinaj pingloj havas botelo-brosan aspekton. La angla nomo bristlecone pine referencas al malhele purpuraj femalaj strobiloj kiuj portas kurbigitajn pikaĵojn je ilia surfaco [5].

Arealo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Longviva pino, Blanka Montaro, Kalifornio.

Tiu nearktisa specio troviĝas en Utaho, Nevado kaj orienta Kalifornio. En Kalifornio, ĝi estas limigita al Blanka Montaro, Injo-Montaro, kaj Panamint-Montaro, en Mono- kaj Injo-Kantonoj. En Nevado, ĝi troviĝas en plimulto de la pli altaj montaroj de Baseno kaj Montaro (Basin and Range) el la Akvofonto-Montaro apud Lasvegaso norde de Rubi-Montaro, kaj en Utaho, nordoriente de South Tent en Vasatĉ-Montaro.

Longviva pinoj estas protektataj en nombro da areoj posedataj de la usona registaro, kiel Longviv-pina Arbaro en Blankaj arbaroj (Kalifornio) kaj Grand-basena Nacia Parko ( Nevado )[5][6]. Tie hakado aŭ kolektado de arboj ne estas permesita [6].

La kolumbia nucifrago prenas semojn el la malfermiĝintaj longviv-pinaj konusoj. La birdoj uzas la semojn kiel nutraĵon, stokante multajn por posta uzado en la grundon. Kaj iuj de tiuj stokataj semoj ne estas uzataj kaj povas estiĝi novaj plantoj.

Tamen, en multaj arbareroj la nuntempa reproduktado ne estas adekvata por anstataŭigi maljunajn kaj mortantajn arbojn kaj tiel subteni la populacion [7]. La specio estas en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo [7] . Enmetita funga malsano, sciata kiel riba rustofungo (Cronartium ribicola) difektiĝus iujn individuojn.

Aĝo[redakti | redakti fonton]

Pingloj kaj strobiloj, Snek-Montaro, Nevado.

Specimeno de tiu specio, kromnomita Metuŝelaĥ, situanta en la Longviv-pina Arbaro de Blanka Montaro apud Bishop ( Kalifornio ), aĝas 4 843 jarojn (en 2012), laŭ jarring-nombrado je mallarĝa kerno prenita per alkreskaĵo-borilo. Oni silentas pri ĝia preciza situo, ĉar pli maljuna ekzemplero, kromnomita Prometeo-arbo, estis dehakita de Donald Rusk Currey en 1964.

Ĝi estas en la listo de la plej maljunaj arboj en Nordameriko. La plej maljuna individua arbo en la mondo, kvankam klona individuo, estas kromnomita Old Tjikko, ordinara piceo en Svedujo kiu aĝas 9 550 jarojn [8][9].

El la specimenoj de Blanka Montaro, la plej maljunaj arboj troviĝas je norden-fruntantaj deklivoj, kun averaĝo de 2 000 jaroj, kompare kun la 1 000 jara averaĝo je la sudaj deklivoj [10].

La klimato kaj la longdaŭreco de la ligno ebligas longan konservadon de arboskeletoj. Tiel oni trovas mortajn 7 000-jarajn arbojn apud vivantaj ekzempleroj [10].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 82. ISBN 1-4027-3875-7.
  2. angle Howard, JL. Pinus longaeva. Fire Effects Information System. USDA (2004). Alirita 2008-12-02.
  3. angle Pinus longaeva (2008-03). Alirita 2011-07-30.
  4. angle The Gymnosperm Database (2008-03). Alirita 2011-07-30.
  5. 5,0 5,1 angle The Ancient Bristlecone Pine (2003-08). Alirita 2011-07-30.
  6. 6,0 6,1 angle Global Trees Campaign (2008-03). Alirita 2011-07-30.
  7. 7,0 7,1 IUCN Red List. IUCN. Alirita 2011-07-30.
  8. angle World’s oldest living tree discovered in Sweden Arkivigite je 2008-04-20 per la retarkivo Wayback Machine (Umeå University Press Release, 16 April 2008)
  9. angle Owen, James. Oldest Living Tree Found in Sweden. National Geographic. Alirita 2008-05-06.
  10. 10,0 10,1 Lewington, A; Parker E. (1999) Ancient Trees: Trees that Live for a Thousand Years. Londono: Collins & Brown Ltd.. ISBN 1-85585-704-9 page=37.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle (1981) “Longevity of needle fascicles of Pinus longaeva (Bristlecone Pine) and other North American pines”, Oecologia 51, p. 107–15. doi:10.1007/BF00344660. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]