Longvosta klangulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Longvosta klangulo
Masklo
Masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Mergenoj Merginae
Genro: Clangula
Leach, 1819
Clangula hyemalis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Genro:
Harelda


Specio:
Harelda hyemalis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Longvosta klangulo (Clangula hyemalis) estas marbirdo, sola specio de la genro Clangula en familio de anasedoj (Anatidae). Ĝi estas la ununura vivanta membro de sia genro, Clangula, kiu estis iam uzata por la genro de Bucephala, dum la Longvosta klangulo estis lokita en Harelda. Oni priskribis samgenranon el Meza Mioceno en kuŝejo Sajóvölgyi de Mátraszõlõs, Hungario (Gál et al. 1998-99).

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas norde de limo de la arbara tundro ĝis la daŭra glacio. Se ĝi nestas sude, elektas ĉiam neston super la arbara zono. Ĝi nestas en Islando, Spicbergoj, nordaj partoj de Eŭropo, Azio, Nord-Ameriko kaj Grenlando. Ĝi ŝatas la lagetojn, marĉojn kaj insuletojn. La Longvosta klangulo travintrumas en okcidenta parto de la Balta maro, ĉirkaŭ Öland (Elando), sed ankaŭ ĉe sudaj bordoj de la Balta Maro. Alia grava travintrumejo estas antaŭ la norvegaj bordoj kaj en latitudo de la Feroaj insuloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi longas 40-47 cm, pezas 550-900 mm, la enverguro estas 73-79 cm. La inbirdo estas iomete pli malgranda ol la masklo. Temas pri specio kun klara seksa duformismo kaj ambaŭ seksoj havas kaj reproduktan plumaron kaj en eklipso.

La masklon karakterizas la plilongiĝintaj mezaj vostoplumoj, kiuj ofte kuŝas sur la akvo. Dum ekscitiĝo, la masklo starigas la longajn plumojn. Dum reprodukta plumaro la masklo havas rozkoloran bekon (kun nigraj bazo kaj pinto), blankajn frunton kaj kronon kaj helgrizajn vizaĝon kaj gorĝareon. La okulo estas helbruneca kun blanka okulringo. Sube de orelareoj estas malhelbrunaj makuloj en kolflankoj iom pli helbrune subantaŭe kiel bordo por blanka kolo. La dorso kaj flugiloj estas nigrecaj kun kontrastaj kaj rimarkindaj blankaj ŝultroj kiuj videblas eĉ dumnaĝe. Ankaŭ la subaj partoj estas blankaj. Post la ovodemetado kaj jam en eklipsa plumaro nigriĝas en kapo, kolo kaj brusto, kaj restas helgriza makulo en bridareo kaj blanka malantaŭokula strio. La iamaj blankaj ŝultroj helbruniĝas.[1]

La femalon karakterizas malhela makulo sur la vango, sur hela fono de blanka kapo kun nigra krono. La brusto estas bruneca kaj tiele ĉefe dumfluge videblas tre blanka kolumo inter la malhelaj supraj kaj subaj makuloj. Ŝiaj flugilaj plumoj estas ĉiam malhelaj. Ŝia beko estas griza kun nigrapintopunkto. En eklipsa plumaro ŝi similas al masklo en eklipsa plumaro, sed ne tiom nigreca, nome pli etenda malhela kolflanka makulo subvange, ankaŭ malhelbrunaj frunto kaj krono kaj helbruna al grizeca vizaĝa makulo, tre simila al tiu maskla kaj eĉ kun malantaŭokula blanka strio kiu tiukaze pluas mallarĝe al nuko. Junuloj havas, kiel inoj, malhelbrunajn suprajn partojn kaj helbrunan bruston, sed anstataŭ blanka kapo ili havas grizbrunan kapon. Junaj maskloj jam blankiĝas iomete fine de la unua aŭtuno.[2]

Masklo
Femalo
Masklo, en Japanio

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej ofta anasedo de la Norda poluso. Ĝi nestas kaj kovas sur la kontinento; ekster la kova periodo ĝi ripozas, dormas en la malferma maro, nutras sin ĉe proksimo de la bordoj merĝante ĝis la fundo. Ĝi preferas la protektitajn marajn golfetojn kaj ripozajn akvojn inter la insuloj, alfluejojn de riveroj.

La Longvosta klangulo povas submerĝi ĝis 30 m. Subakve, ĝi „flugas” per duonmalfermaj flugiloj. Ĝi kapablas tuj elakviĝi kaj subakviĝi, eltenas eĉ 2 minutojn subakve. Ĝi naĝas kun sinkiĝinta unua korpoparto, kapablas deakviĝi sen ekkuro. Ĝi flugas malalte kaj per rapidaj flugilbatoj. Ĝi surakviĝas je brusto kaj kun kruroj etenditaj malantaŭen.

Ĝi manĝas krabojn, insektojn, ties larvojn en lagoj, en maro helikojn kaj konkojn. Pro tio, ĝia karno estas fiŝgusta.

Plonĝe
Ino en nesto
Masklo en reprodukta plumaro
Dumfluge

Generado[redakti | redakti fonton]

Nesto

Ĝi kovas en la malprofundaj, malgrandaj lagoj de la tundro, prefere sur insuletoj. La kovperiodo komenciĝas en fino de majo, komenco de junio. La kovejo estas kaŝita inter plantaro, rokoj kaj konsistas el plantaĵoj, lanugo.

La birdo kovas 5-9 ovojn dum 24-26. La idoj flugkapablaj post 35 tagoj, plej rapide inter la anasedoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 40 kaj 41.
  2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 40 kaj 41.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jonathan Alderfer (Hrsg): Complete Birds of North America, National Geographic, Washington D.C. 2006, ISBN 0-7922-4175-4
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • John Gooders kaj Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • Janet Kear (Hrsg): Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854645-9
  • Richard Sale: A Complete Guide to Arctic Wildlife, Verlag Christopher Helm, London 2006, ISBN 0-7136-7039-8
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj