Longvosta vespobuteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta vespobuteo
Longvosta vespobuteo
Longvosta vespobuteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Henicopernis
Specio: H. longicauda
Henicopernis longicauda
(Garnot, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longvosta vespobuteo (Henicopernis longicauda) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu loĝas kiel endemio en Novgvineo kaj okcidentaj najbaraj insuloj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi estas komuna el marnivelo al mezmontaj niveloj, foje ĝis 3,000 m. Estas specio de loĝantaj birdoj, sed junuloj disiĝas el la reproduktaj areoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malhelbruna supre kun blankaj kapo kaj subaj partoj. La kapo kaj supra brusto estas tre striecaj, kaj en vizaĝo estas malhelbruna masko ĉirkaŭokula, kies iriso estas flava. Desube la flugo- kaj vostoplumoj estas tre striecaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas super kanopeo kaj mezaj niveloj de arbaroj kaj arbarbordoj. Ili videblas svebante super la kanopeo je meza alto. Ili videblas sole, en paroj aŭ en grupo de tri.

Ili manĝas ĉefe insektojn, kiaj vespojn kaj vespolarvojn, formikojn kaj akridojn, kaj ankaŭ arbolacertojn, birdojn kaj birdovojn. Ili ĉasas dumtage kaj ankaŭ krepuske. Ili flugoĉasas el ripozejo al ripozejo, el kie ili gvatas serĉe de predoj. Foje ili ŝvebas malalte super terkultivejoj je la maniero de cirkuoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]