Loranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Loranto (Loranthus) estas genro de parazitaj, plejparte tropikaj plantoj el familio lorantacoj (Loranthaceae). Laŭ plej nova klasifiko, ĝia sola specio estas la eŭropa (flava) loranto (Loranthus europeus), kiu estas ofte nomata flava visko, kontraste al blanka visko. Sed loranto estas falfolia planto, kun nigroverda tigo kaj kun flavaj beroj, starantaj en grapoloj. Ĝi vivas ofte sur kverko. Ĝiaj beroj entenas unu grajnon, kiun disvastigas la birdoj.

La strikte traktita Loranthus europaeus disvastiĝis en Mez-Eŭropo kaj Okcidenta Aziio, sed pli larĝe traktite, la reprezentantoj de la specio indiĝenaj ankaŭ en Afriko kaj Azio.

Ekonomia damaĝo[redakti | redakti fonton]

En Barato ĝi damaĝas la mangujojn (Mangifera indica), en Afriko la kakaujajn plantejojn.