William Peel, 1-a Grafo Peel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lord Peel)
Jump to navigation Jump to search
William Peel, 1-a Grafo Peel
Earl Peel cropped.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 7-an de januaro 1867 (1867-01-07)
en Londono
Morto 28-an de septembro 1937 (1937-09-28) (70-jara)
en East Meon
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Balliol College
Profesio politikisto
Lingvoj angla lingvo
Familianoj
Infano Arthur Peel, 2nd Earl Peel
Patro Arthur Peel
Frat(in)o Sidney Peel
v  d  r
Information icon.svg
Lord Peel ĉe enirejo de la Hotelo Reĝo David, 1936.

William Robert Wellesley Peel, Unua Grafo Peel, OBI (7a de Januaro 1867 – 28a de Septembro 1937), nomumita Vicgrafo Peel el 1912 al 1929, estis brita politikisto.

En 1918 li ricevis sian unuan registaran postenon kiel Joint Parliamentary Secretary ĉe la Departemento de Nacia Servo. En 1919 li iĝis vic-sekretario de ŝato por militoj kaj membro de la Privata Konsilio.[1][2] Du jarojn poste li iĝis Kanceliero de la Dukeco de Lankastero kaj Ministro por Transporto.

Li eniris en la kabineto en 1922 kiel Sekretario de Ŝtato por Hindio kiel parto de la koalicia registaro de David Lloyd-George sed pluis en la posteno post la falo de la Koalicio dum la ĉefministreco de Bonar Law kaj Baldwin. La registaro de Baldwin falis en Januaro 1924, sed post mallonga opoziciado li revenis en povon pro la Ĝenerala Balotado de 1924. Peel estis nommumita Unua Komisiano de Laboroj en la konservativa administracio formita de Stanley Baldwin. En 1928 li por mallonge revenis al la Hindia Oficejo antaŭ la konservativuloj perdis povon en la la Ĝenerala Balotado de 1929.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lord Peel, Family Tradition Of Statesmanship, The Times, 30a de Septembro 1937, p. 14
  2. Alex May (2004). "Peel, William Robert Wellesley, first Earl Peel (1867–1937)". Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press. [1] Alirita en la 28a de Marto 2017.
  3. Alex May (2004)