Lorenco Bodenlos
Aspekto
| Lorenco Bodenlos | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1906 (119-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Slovakio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Lorenco (ankaŭ Laŭrenco) BODENLOS (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1906 en Nižný Medzev - mortis ?) – estis slovaka esperantisto, instruisto kaj verkisto; gvidis E-kursojn en la urbo Košice; estis prezidanto de la fervojista sekcio de SEA; ellernis la ŝuistan metion, poste estis administranto; post la jaro 1945 estis forkondukita en Sovetunion, en labortendaron; verkis poemojn germane, hungare, slovake kaj ekde la jaro 1962 Esperante. En la jaro 1981 li ricevis arĝentan insignon de AE SSR.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Ján Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.

