Lorenzo Fazzini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo Fazzini
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1787 (1787-01-19)
en Vieste
Morto 4-an de majo 1837 (1837-05-04) (50-jaraĝa)
en Napolo
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo • Reĝlando Napolo • Reĝlando de NapoloReĝlando de la du Sicilioj
Memorigilo Lorenzo Fazzini
Okupo
Okupo fizikisto • matematikisto • filozofo
vdr

Lorenzo FAZZINI (Vieste, 19a de Januaro 1787 – Napolo, 4a de Majo 1837) estis itala matematikisto, fizikisto kaj filozofo, disvastiganto de sciencaj kaj filozofiaj temoj kaj fondinto de la samnoma privata lernejo, unu de la plej famaj en la Reĝlando de la du Sicilioj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Fazzini patriĝinta, sekvis studojn en teologio, kanona juro, historio de la eklezio, filozofio, fizik-matematikaj sciencoj ktp. Tiam li estis ankoraŭ en la proksimeco de la filozofio de sensismo. En 1817 li ricevis de la eklezio permeson eniri en tiu ĝis tiam malpermesita filozofia tendenco, kondiĉe ke li ne disvastigu ties enhavon.[1] Tiu aspekto de la filozofia edukado de Fazzini influos sur lia instruado kaj sur lia personeco, determinante kontraŭdiron kiu, laŭ atesto de disĉiploj kaj amikoj, akompanis lin dum sia tuta vivo.[2]

En 1810, Fazzini malfermis privatan lernejon en kiu li instruis filozofion, matematikon kaj fizikon. Ĝi havis sian sidejon en la Strada nuova dei Pellegrini, en la kvartalo Montecalvario, kaj iĝis unu de la plej famaj studejoj de Napolo. Je sia pinto la lernejo havis inter 300 kaj 400 lernantoj. Krome li instruis ankaŭ en alia privata lernejo. Laŭ siatempaj atestoj, li dediĉis al instruado ses aŭ sep horojn tage.[3] Unu de liaj disĉiploj estis Francesco De Sanctis, kiu en sia membiografio La giovinezza lasis tre klaran priskribon de Fazzini kaj de lia instruado, partikulare pri fiziko.[4]

Krom instruado de filozofio kaj sciencoj, Fazzini dediĉis sin al esplorado kaj disvastigado. Tiukadre li organizia ankaŭ sciencan laboratorion, kiu estis konsiderita siaepoke unu de la plej bonkvalitaj de Napolo.[5] Post la morto de Fazzini, la ekipaĵaro de la laboratorio estis akirita de la Universitato de Napolo.[6] Fazzini okupiĝis en variaj kampoj de fiziko. Precize li studis pri la elektromagneta indukto, magnetismo ĝenerale kaj la rilato inter lumo kaj magnetismo. Li apenaŭ publikigis pri tiuj esploroj, kio survivis ĉefe tra la atestoj de Emanuele Tellini kaj Gaetano Fazzini.[7]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • I primi sei libri degli elementi di Euclide tradotti in Italiano dall'abate Fazzini (Geometria piana), Napoli, dalla stamperia francese, 1825.
  • I libri undecimo, e duodecimo degli elementi di Euclide tradotti in italiano dall'abate Fazzini ed i teoremi scelti di Archimede sulla sfera e sul cilindro, e la misura del cerchio aggiunti dal medesimo (Geometria solida), Napoli, dalla stamperia di C. Cataneo, 1825.
  • Elementi di aritmetica, Napoli, dalla stamperia francese, 1827.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Santoro, p. 10.
  2. De Sanctis, pp. 31-38.
  3. Santoro, pp. 12-13.
  4. De Sanctis, pp. 31-38.
  5. Ŝajne li elspezis tiucele 10 000 dukatojn: Puoti, p. 86.
  6. De Sanctis, p. 35.
  7. Santoro, p. 57.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Francesco De Sanctis, La giovinezza. Ricordi, a cura di Gennaro Savarese, Napoli, Guida editori, 1983 [1889], ISBN 88-7042-129-5. URL konsultita la 24an de Julio 2019.
  • Giuseppe La Tosa, Fazzini, Gaetano Emanuele, en Dizionario biografico degli italiani, vol. 45, Roma, Istituto dell'Enciclopedia Italiana, 1995. URL konsultita la 23an de Julio 2019.
  • Cesare Malpica, Necrologia di Lorenzo Fazzini, en Poliorama Pittoresco, II, n. 41, 1837, pp. 317-391. URL konsultita la 24an de Julio 2019.
  • Basilio Puoti, L'elogio di Lorenzo Fazzini, en Elogi, Firenze, Giunti Editore, 1846, pp. 77-91.
  • Raffaele Santoro, Fazzini, Lorenzo, en Dizionario biografico degli italiani, vol. 45, Roma, Istituto dell'Enciclopedia Italiana, 1995. URL konsultita la 31an de Julio 2019.
  • Raffaele Santoro, Lorenzo Fazzini, Bologna, Vecchiarelli Editore, 2017, ISBN 978-1521338636.
  • Emanuele Taddei, Necrologia di Lorenzo Fazzini, en Annali Civili del Regno delle Due Sicilie, XIX, 1837, pp. XVIII-XIX.
  • Carlo Tortora Brayda, Necrologia di Lorenzo Fazzini, en Il progresso delle scienze, delle lettere e delle arti, XVI, n. 32, marto-aprilo, pp. 298-302.